Matthew 14

בעת ההיא שמע הורדוס שר רבע המדינה את שמע ישוע׃
En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo,
ויאמר אל נעריו זה הוא יוחנן המטביל והוא קם מן המתים על כן הגבורות פעלות בו׃
kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
כי הורדוס תפש את יוחנן ויאסרהו וישימהו בבית הסהר בגלל הורודיה אשת פילפוס אחיו׃
Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.
כי יוחנן אמר אליו לא נכון היתה לך לאשה׃
Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin.
ויבקש המיתו אך ירא את ההמון כי לנביא חשבו אתו׃
Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.
ויהי ביום הלדת הורדוס ותרקד בת הורודיה בתוכם ותיטב בעיני הורדוס׃
Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo.
וישבע לה ויאמר מה תשאל נפשך ואתן לך׃
Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos.
ואמה שמה את הדברים בפיה ותשאל לאמר תנה לי פה בקערה את ראש יוחנן המטביל׃
Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
ויעצב המלך אך בעבור השבועה והמסבים עמו צוה לתת לה׃
Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin;
וישלח וישא את ראש יוחנן מעליו בבית הסהר׃
kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
ויביאו את ראשו בקערה ויתנו לנערה ותביאהו אל אמה׃
Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.
ויגשו תלמידיו וישאו את גויתו ויקברוה וילכו ויגידו לישוע׃
Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
ויהי כשמעו את זאת ויסר משם באניה אל מקום חרבה לבדד וישמעו המון העם וילכו אחריו ברגליהם מן הערים׃
Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
ויצא ישוע וירא המון עם רב ויהמו מעיו עליהם וירפא את החלשים אשר בהם׃
Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
ויהי לפנות ערב ויגשו אליו תלמידיו ויאמרו המקום חרב וגם נטה היום שלחה את המון העם וילכו אל הכפרים לקנות להם אכל׃
Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
ויאמר אליהם אינם צריכים ללכת תנו אתם להם לאכל׃
Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.
ויאמרו אליו אין לנו פה כי אם חמשת ככרות לחם ושני דגים׃
Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.
ויאמר הביאום אלי הלם׃
Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.
ויצו את העם לשבת על הדשא ויקח את חמשת ככרות הלחם ואת שני הדגים וישא עיניו השמימה ויברך ויפרס ויתן את הלחם לתלמידים והתלמידים נתנו לעם׃
Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
ויאכלו כלם וישבעו וישאו מן הפתותים הנותרים שנים עשר סלים מלאים׃
Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
והאכלים היו כחמשת אלפי איש מלבד הנשים והטף׃
Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
ויאץ ישוע בתלמידיו לרדת באניה לעבר לפניה אל עבר הים עד אשר ישלח את העם׃
Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.
ואחרי שלחו את העם עלה ההרה בדד להתפלל ויהי ערב והוא לבדו שמה׃
Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.
והאניה הלכה בתוך הים ותטרף מן הגלים כי הרוח לנגדה׃
Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.
ויהי באשמרת הרביעית ויבא אליהם ישוע מתהלך על פני הים׃
Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
והתלמידים בראתם אותו מתהלך על פני הים נבהלו לאמר מראה רוח הוא ויצעקו מפחד׃
Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
וידבר ישוע פתאם אליהם חזקו כי אני הוא אל תיראו׃
Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
ויען פטרוס ויאמר אליו אם אתה הוא אדני צוה נא כי אבא אליך על המים׃
Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
ויאמר בוא וירד פטרוס מן האניה ויתהלך על המים לבוא אל ישוע׃
Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
ויהי כראתו את הרוח כי חזקה היא ויירא ויחל לטבע ויצעק לאמר אדני הושיעני׃
Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.
וימהר ישוע לשלח את ידו ויחזק בו ויאמר אליו קטן האמונה למה לחק לבך׃
Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?
הם עלו אל האניה והרוח שככה׃
Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.
ואנשי האניה נגשו וישתחוו לו לאמר באמת בן אלהים אתה׃
Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
ויעברו את הים ויבאו ארצה גניסר׃
Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret.
ויכירו אתו אנשי המקום ההוא וישלחו אל כל סביבותיהם ויביאו אליו את כל החולים׃
Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn;
ויבקשו ממנו כי יגעו רק בציצת בגדו וכל הנגעים נושעו׃
kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.