Proverbs 4

Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
שמעו בנים מוסר אב והקשיבו לדעת בינה׃
Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
כי לקח טוב נתתי לכם תורתי אל תעזבו׃
Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
כי בן הייתי לאבי רך ויחיד לפני אמי׃
Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
וירני ויאמר לי יתמך דברי לבך שמר מצותי וחיה׃
Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
קנה חכמה קנה בינה אל תשכח ואל תט מאמרי פי׃
Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
אל תעזבה ותשמרך אהבה ותצרך׃
La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
ראשית חכמה קנה חכמה ובכל קנינך קנה בינה׃
Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
סלסלה ותרוממך תכבדך כי תחבקנה׃
Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
תתן לראשך לוית חן עטרת תפארת תמגנך׃
Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
שמע בני וקח אמרי וירבו לך שנות חיים׃
Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
בדרך חכמה הרתיך הדרכתיך במעגלי ישר׃
Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
בלכתך לא יצר צעדך ואם תרוץ לא תכשל׃
Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
החזק במוסר אל תרף נצרה כי היא חייך׃
La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
בארח רשעים אל תבא ואל תאשר בדרך רעים׃
Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
פרעהו אל תעבר בו שטה מעליו ועבור׃
Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
כי לא ישנו אם לא ירעו ונגזלה שנתם אם לא יכשולו׃
Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
כי לחמו לחם רשע ויין חמסים ישתו׃
Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
וארח צדיקים כאור נגה הולך ואור עד נכון היום׃
La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
דרך רשעים כאפלה לא ידעו במה יכשלו׃
Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
בני לדברי הקשיבה לאמרי הט אזנך׃
Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
אל יליזו מעיניך שמרם בתוך לבבך׃
Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
כי חיים הם למצאיהם ולכל בשרו מרפא׃
Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
מכל משמר נצר לבך כי ממנו תוצאות חיים׃
Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
הסר ממך עקשות פה ולזות שפתים הרחק ממך׃
Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
עיניך לנכח יביטו ועפעפיך יישרו נגדך׃
Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
פלס מעגל רגלך וכל דרכיך יכנו׃
Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
אל תט ימין ושמאול הסר רגלך מרע׃