Proverbs 1

Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
משלי שלמה בן דוד מלך ישראל׃
Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;
לדעת חכמה ומוסר להבין אמרי בינה׃
Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;
לקחת מוסר השכל צדק ומשפט ומישרים׃
Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.
לתת לפתאים ערמה לנער דעת ומזמה׃
Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
ישמע חכם ויוסף לקח ונבון תחבלות יקנה׃
Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
להבין משל ומליצה דברי חכמים וחידתם׃
La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
יראת יהוה ראשית דעת חכמה ומוסר אוילים בזו׃
Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
שמע בני מוסר אביך ואל תטש תורת אמך׃
Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
כי לוית חן הם לראשך וענקים לגרגרתיך׃
Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
בני אם יפתוך חטאים אל תבא׃
Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
אם יאמרו לכה אתנו נארבה לדם נצפנה לנקי חנם׃
Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
נבלעם כשאול חיים ותמימים כיורדי בור׃
Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
כל הון יקר נמצא נמלא בתינו שלל׃
Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
גורלך תפיל בתוכנו כיס אחד יהיה לכלנו׃
Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
בני אל תלך בדרך אתם מנע רגלך מנתיבתם׃
Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.
כי רגליהם לרע ירוצו וימהרו לשפך דם׃
Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
כי חנם מזרה הרשת בעיני כל בעל כנף׃
Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
והם לדמם יארבו יצפנו לנפשתם׃
Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
כן ארחות כל בצע בצע את נפש בעליו יקח׃
La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
חכמות בחוץ תרנה ברחבות תתן קולה׃
Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
בראש המיות תקרא בפתחי שערים בעיר אמריה תאמר׃
Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
עד מתי פתים תאהבו פתי ולצים לצון חמדו להם וכסילים ישנאו דעת׃
Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
תשובו לתוכחתי הנה אביעה לכם רוחי אודיעה דברי אתכם׃
Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
יען קראתי ותמאנו נטיתי ידי ואין מקשיב׃
Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
ותפרעו כל עצתי ותוכחתי לא אביתם׃
Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
גם אני באידכם אשחק אלעג בבא פחדכם׃
Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
בבא כשאוה פחדכם ואידכם כסופה יאתה בבא עליכם צרה וצוקה׃
Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.
אז יקראנני ולא אענה ישחרנני ולא ימצאנני׃
Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
תחת כי שנאו דעת ויראת יהוה לא בחרו׃
Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
לא אבו לעצתי נאצו כל תוכחתי׃
Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
ויאכלו מפרי דרכם וממעצתיהם ישבעו׃
Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
כי משובת פתים תהרגם ושלות כסילים תאבדם׃
Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
ושמע לי ישכן בטח ושאנן מפחד רעה׃