Proverbs 2

Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
בני אם תקח אמרי ומצותי תצפן אתך׃
Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
להקשיב לחכמה אזנך תטה לבך לתבונה׃
Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
כי אם לבינה תקרא לתבונה תתן קולך׃
Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:
אם תבקשנה ככסף וכמטמונים תחפשנה׃
Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
אז תבין יראת יהוה ודעת אלהים תמצא׃
Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
כי יהוה יתן חכמה מפיו דעת ותבונה׃
Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
וצפן לישרים תושיה מגן להלכי תם׃
Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
לנצר ארחות משפט ודרך חסידו ישמר׃
Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
אז תבין צדק ומשפט ומישרים כל מעגל טוב׃
Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
כי תבוא חכמה בלבך ודעת לנפשך ינעם׃
Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
מזמה תשמר עליך תבונה תנצרכה׃
Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
להצילך מדרך רע מאיש מדבר תהפכות׃
De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
העזבים ארחות ישר ללכת בדרכי חשך׃
Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
השמחים לעשות רע יגילו בתהפכות רע׃
Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;
אשר ארחתיהם עקשים ונלוזים במעגלותם׃
Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
להצילך מאשה זרה מנכריה אמריה החליקה׃
Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
העזבת אלוף נעוריה ואת ברית אלהיה שכחה׃
Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;
כי שחה אל מות ביתה ואל רפאים מעגלתיה׃
Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
כל באיה לא ישובון ולא ישיגו ארחות חיים׃
Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.
למען תלך בדרך טובים וארחות צדיקים תשמר׃
Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;
כי ישרים ישכנו ארץ ותמימים יותרו בה׃
Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
ורשעים מארץ יכרתו ובוגדים יסחו ממנה׃