Numbers 3

耶和华在西奈山晓谕摩西的日子,亚伦和摩西的后代如下:
Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.
亚伦的儿子,长子名叫拿答,还有亚比户、以利亚撒、以他玛。
Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
这是亚伦儿子的名字,都是受膏的祭司,是摩西叫他们承接圣职供祭司职分的。
Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
拿答、亚比户在西奈的旷野向耶和华献凡火的时候就死在耶和华面前了。他们也没有儿子。以利亚撒、以他玛在他们的父亲亚伦面前供祭司的职分。
Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你使利未支派近前来,站在祭司亚伦面前好服事他,
Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin.
替他和会众在会幕前守所吩咐的,办理帐幕的事。
Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.
又要看守会幕的器具,并守所吩咐以色列人的,办理帐幕的事。
Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.
你要将利未人给亚伦和他的儿子,因为他们是从以色列人中选出来给他的。
Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.
你要嘱咐亚伦和他的儿子谨守自己祭司的职任。近前来的外人必被治死。」
Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「我从以色列人中拣选了利未人,代替以色列人一切头生的;利未人要归我。
Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
因为凡头生的是我的;我在埃及地击杀一切头生的那日就把以色列中一切头生的,连人带牲畜都分别为圣归我;他们定要属我。我是耶和华。」
ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.
耶和华在西奈的旷野晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:
「你要照利未人的宗族、家室数点他们。凡一个月以外的男子都要数点。」
Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu.
于是摩西照耶和华所吩咐的数点他们。
Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.
利未众子的名字是革顺、哥辖、米拉利。
Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari.
革顺的儿子,按著家室,是立尼、示每。
Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei.
哥辖的儿子,按著家室,是暗兰、以斯哈、希伯伦、乌薛。
Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel.
米拉利的儿子,按著家室,是抹利、母示。这些按著宗族是利未人的家室。
Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.
属革顺的,有立尼族、示每族。这是革顺的二族。
De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj.
其中被数、从一个月以外所有的男子共有七千五百名。
Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.
这革顺的二族要在帐幕后西边安营。
La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente.
拉伊勒的儿子以利雅萨作革顺人宗族的首领。
Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.
革顺的子孙在会幕中所要看守的,就是帐幕和罩棚,并罩棚的盖与会幕的门帘,
Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
院子的帷子和门帘(院子是围帐幕和坛的),并一切使用的绳子。
kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.
属哥辖的,有暗兰族、以斯哈族、希伯伦族、乌薛族。这是哥辖的诸族。
Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.
按所有男子的数目,从一个月以外看守圣所的,共有八千六百名。
Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.
哥辖儿子的诸族要在帐幕的南边安营。
La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.
乌薛的儿子以利撒反作哥辖宗族家室的首领。
Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.
他们所要看守的是约柜、桌子、灯台、两座坛与圣所内使用的器皿,并帘子和一切使用之物。
Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.
祭司亚伦的儿子以利亚撒作利未人众首领的领袖,要监察那些看守圣所的人。
Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.
属米拉利的,有抹利族、母示族。这是米拉利的二族。
De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari.
他们被数的,按所有男子的数目,从一个月以外的,共有六千二百名。
Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.
亚比亥的儿子苏列作米拉利二宗族的首领。他们要在帐幕的北边安营。
Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.
米拉利子孙的职分是看守帐幕的板、闩、柱子、带卯的座,和帐幕一切所使用的器具,
Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo,
院子四围的柱子、带卯的座、橛子,和绳子。
kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj.
在帐幕前东边,向日出之地安营的是摩西、亚伦,和亚伦的儿子。他们看守圣所,替以色列人守耶和华所吩咐的。近前来的外人必被治死。
Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
凡被数的利未人,就是摩西、亚伦照耶和华吩咐所数的,按著家室,从一个月以外的男子,共有二万二千名。
Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
耶和华对摩西说:「你要从以色列人中数点一个月以外、凡头生的男子,把他们的名字记下。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
我是耶和华。你要拣选利未人归我,代替以色列人所有头生的,也取利未人的牲畜代替以色列所有头生的牲畜。」
Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
摩西就照耶和华所吩咐的把以色列人头生的都数点了。
Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.
按人名的数目,从一个月以外、凡头生的男子,共有二万二千二百七十三名。
Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你拣选利未人代替以色列人所有头生的,也取利未人的牲畜代替以色列人的牲畜。利未人要归我;我是耶和华。
Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.
以色列人中头生的男子比利未人多二百七十三个,必当将他们赎出来。
Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,
你要按人丁,照圣所的平,每人取赎银五舍客勒(一舍客勒是二十季拉),
prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;
把那多余之人的赎银交给亚伦和他的儿子。」
kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili.
于是摩西从那被利未人所赎以外的人取了赎银。
Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj.
从以色列人头生的所取之银,按圣所的平,有一千三百六十五舍客勒。
De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo.
摩西照耶和华的话把这赎银给亚伦和他的儿子,正如耶和华所吩咐的。
Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.