Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo.
Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.
Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:
dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;