Psalms 145

תהלה לדוד ארוממך אלוהי המלך ואברכה שמך לעולם ועד׃
Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
בכל יום אברכך ואהללה שמך לעולם ועד׃
Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
גדול יהוה ומהלל מאד ולגדלתו אין חקר׃
Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
דור לדור ישבח מעשיך וגבורתיך יגידו׃
Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
הדר כבוד הודך ודברי נפלאותיך אשיחה׃
Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
ועזוז נוראתיך יאמרו וגדולתיך אספרנה׃
La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
זכר רב טובך יביעו וצדקתך ירננו׃
Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
חנון ורחום יהוה ארך אפים וגדל חסד׃
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
טוב יהוה לכל ורחמיו על כל מעשיו׃
La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
יודוך יהוה כל מעשיך וחסידיך יברכוכה׃
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
כבוד מלכותך יאמרו וגבורתך ידברו׃
Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
להודיע לבני האדם גבורתיו וכבוד הדר מלכותו׃
Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
מלכותך מלכות כל עלמים וממשלתך בכל דור ודור׃
Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
סומך יהוה לכל הנפלים וזוקף לכל הכפופים׃
La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
עיני כל אליך ישברו ואתה נותן להם את אכלם בעתו׃
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
פותח את ידך ומשביע לכל חי רצון׃
Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
צדיק יהוה בכל דרכיו וחסיד בכל מעשיו׃
Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
קרוב יהוה לכל קראיו לכל אשר יקראהו באמת׃
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
רצון יראיו יעשה ואת שועתם ישמע ויושיעם׃
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
שומר יהוה את כל אהביו ואת כל הרשעים ישמיד׃
La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
תהלת יהוה ידבר פי ויברך כל בשר שם קדשו לעולם ועד׃
La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.