Psalms 146

הללו יה הללי נפשי את יהוה׃
Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
אהללה יהוה בחיי אזמרה לאלהי בעודי׃
Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
אל תבטחו בנדיבים בבן אדם שאין לו תשועה׃
Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.
תצא רוחו ישב לאדמתו ביום ההוא אבדו עשתנתיו׃
Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
אשרי שאל יעקב בעזרו שברו על יהוה אלהיו׃
Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
עשה שמים וארץ את הים ואת כל אשר בם השמר אמת לעולם׃
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
עשה משפט לעשוקים נתן לחם לרעבים יהוה מתיר אסורים׃
Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;
יהוה פקח עורים יהוה זקף כפופים יהוה אהב צדיקים׃
La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
יהוה שמר את גרים יתום ואלמנה יעודד ודרך רשעים יעות׃
La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
ימלך יהוה לעולם אלהיך ציון לדר ודר הללו יה׃
La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!