Job 17

רוחי חבלה ימי נזעכו קברים לי׃
Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.
אם לא התלים עמדי ובהמרותם תלן עיני׃
Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
שימה נא ערבני עמך מי הוא לידי יתקע׃
Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
כי לבם צפנת משכל על כן לא תרמם׃
Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
לחלק יגיד רעים ועיני בניו תכלנה׃
Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
והצגני למשל עמים ותפת לפנים אהיה׃
Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
ותכה מכעש עיני ויצרי כצל כלם׃
Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
ישמו ישרים על זאת ונקי על חנף יתערר׃
La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
ויאחז צדיק דרכו וטהר ידים יסיף אמץ׃
Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
ואולם כלם תשבו ובאו נא ולא אמצא בכם חכם׃
Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.
ימי עברו זמתי נתקו מורשי לבבי׃
Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.
לילה ליום ישימו אור קרוב מפני חשך׃
La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.
אם אקוה שאול ביתי בחשך רפדתי יצועי׃
Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
לשחת קראתי אבי אתה אמי ואחתי לרמה׃
Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
ואיה אפו תקותי ותקותי מי ישורנה׃
Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?
בדי שאל תרדנה אם יחד על עפר נחת׃
En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.