Galatians 4

Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio;
ואני אמר היורש כל עת היותו קטן אין הבדל בינו ובין העבד אף אם הוא אדון הכל׃
sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro.
אלא הוא תחת יד אמנים ופקידי הבית עד לזמן המיעד לו מאת אביו׃
Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;
ככה גם אנחנו בעוד היותנו קטנים היינו משעבדים ליסדות העולם׃
sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan,
ובמלאת העת שלח האלהים את בנו אשר נולד מאשה ונתן תחת יד התורה׃
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton.
לפדות את אשר היו תחת יד התורה למען נקבל את משפט הבנים׃
Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!
ויען כי בנים אתם שלח האלהים בלבבכם את רוח בנו הקורא אבא אבינו׃
Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.
לכן אינך עוד עבד כי אם בן ואם בן אתה הנך גם יורש האלהים על ידי המשיח׃
Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;
הן לפנים באין דעת אלהים הייתם עבדים את אשר בעצמותם אינם אלהים׃
sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi?
ועתה אחרי ידעתם את האלהים ויותר אחרי שנודעתם לאלהים איך תשובו אל היסדות הרפים והדלים ההם אשר תרצו להכנע להם מחדש׃
Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.
ימים אתם שמרים וחדשים ומועדים ושנים׃
Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.
מתירא אני פן לריק עמלתי בכם׃
Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;
היו נא כמוני כי גם אני כמוכם מתחנן אני לכם אחי לא הרעתם לי מאומה׃
sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;
אתם ידעתם אשר בחלשת בשרי בשרתי לכם את הבשורה לראשונה׃
kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon.
ואתם לא בזיתם את נסיוני אשר נסיתי בבשרי ולא געלתם אתו כי אם קבלתם אתי כמלאך אלהים כמשיח ישוע׃
Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.
ועתה איה אשרכם כי מעיד אני עליכם אשר אם יכלתם הייתם עקרים את עיניכם לתתן לי׃
Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko?
ועתה הנהייתי לכם לאיב בדברי אמת אליכם׃
Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin.
אינם מקנאים לכם לטובה כי חפצם להפריד אתכם מעלינו למען תהיו מקנאים להם׃
Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi.
אבל טוב לקנא תמיד לטובה ולא לבד בהיותו אצלכם׃
Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi,
בני אשר אני מחולל שנית עד כי יוצר בכם המשיח׃
mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.
אמנה חפצתי להיות עתה אצלכם לשנות את קול דברי כי נבוך אני בכם׃
Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon?
אמרו לי אתם החפצים להיות משעבדים לתורה הלא שמעתם את התורה׃
Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.
כי כתוב שהיו לאברהם שני בנים האחד מן האמה והשני מן החפשיה׃
Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso.
ואשר לאמה הוא נולד לפי הבשר ואשר לחפשיה על פי ההבטחה׃
Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.
והדברים הם לרמז כי שתי הבריתות הנה האחת מן הר סיני היולדת לעבדות והיא הגר׃
Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
כי הגר סיני הר בערב הוא והוא כנגד ירושלים של עתה כי היא בעבדות עם בניה׃
Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
אבל ירושלים של מעלה היא חפשיה והיא אם כלנו׃
Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.
כי כתוב רני עקרה לא ילדה פצחי רנה וצהלי לא חלה כי רבים בני שוממה מבני בעולה׃
Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.
ואנחנו אחי הננו כיצחק בני ההבטחה׃
Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe.
וכאשר הנולד לפי הבשר אז היה רדף את הנולד לפי הרוח כן הוא גם עתה׃
Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.
אבל הכתוב מה הוא אמר גרש האמה ואת בנה כי לא יירש בן האמה עם בן החפשיה׃
Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.
על כן אחי לא בני האמה אנחנו כי אם בני החפשיה׃