Rememoru la tempon antikvan,
Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;
Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi;
Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj,
Kiam Li disloĝigis la homidojn,
Li starigis la limojn de la popoloj
Laŭ la nombro de la idoj de Izrael;
Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj
Kun sebo de ŝafidoj
Kaj per ŝafoj de Baŝan kaj per kaproj
Kaj per la graso de la kernoj de tritiko;
Kaj vi trinkis la ŝaŭmantan sangon de vinberoj.
Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis;
Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis;
Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis,
Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili,
Mi vidos, kia estos ilia fino;
Ĉar ili estas generacio perfida,
Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero,
Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol,
Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn,
Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj.
Ili konsumiĝos de malsato
Kaj senfortiĝos de febro kaj de turmenta epidemio;
Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin
Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj,
Ke eble fieriĝus iliaj premantoj,
Kaj dirus: Nia mano estas potenca,
Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
Ĉar el la vinberbranĉoj de Sodom estas iliaj vinberbranĉoj
Kaj el la kampoj de Gomora;
Iliaj beroj estas beroj venenaj,
Vinberojn maldolĉajn ili havas.
Ĉe Mi estas venĝo kaj repago,
Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo;
Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo,
Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
Kaj Li kompatos Siajn sklavojn,
Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto,
Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
Gloru, ho gentoj, Lian popolon;
Ĉar Li venĝos pro la sango de Siaj sklavoj,
Kaj Li redonos venĝon al Siaj malamikoj
Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.
tiam li diris al ili: Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo, kaj per ĉi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon;
kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo:
pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.