Psalms 76

למנצח בנגינת מזמור לאסף שיר נודע ביהודה אלהים בישראל גדול שמו׃
Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
ויהי בשלם סכו ומעונתו בציון׃
En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
שמה שבר רשפי קשת מגן וחרב ומלחמה סלה׃
Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
נאור אתה אדיר מהררי טרף׃
Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
אשתוללו אבירי לב נמו שנתם ולא מצאו כל אנשי חיל ידיהם׃
Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
מגערתך אלהי יעקב נרדם ורכב וסוס׃
De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
אתה נורא אתה ומי יעמד לפניך מאז אפך׃
Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
משמים השמעת דין ארץ יראה ושקטה׃
El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
בקום למשפט אלהים להושיע כל ענוי ארץ סלה׃
Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
כי חמת אדם תודך שארית חמת תחגר׃
Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
נדרו ושלמו ליהוה אלהיכם כל סביביו יובילו שי למורא׃
Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
יבצר רוח נגידים נורא למלכי ארץ׃
Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.