Numbers 26

ויהי אחרי המגפה ויאמר יהוה אל משה ואל אלעזר בן אהרן הכהן לאמר׃
Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
שאו את ראש כל עדת בני ישראל מבן עשרים שנה ומעלה לבית אבתם כל יצא צבא בישראל׃
Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael.
וידבר משה ואלעזר הכהן אתם בערבת מואב על ירדן ירחו לאמר׃
Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante:
מבן עשרים שנה ומעלה כאשר צוה יהוה את משה ובני ישראל היצאים מארץ מצרים׃
Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
ראובן בכור ישראל בני ראובן חנוך משפחת החנכי לפלוא משפחת הפלאי׃
Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
לחצרן משפחת החצרוני לכרמי משפחת הכרמי׃
de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
אלה משפחת הראובני ויהיו פקדיהם שלשה וארבעים אלף ושבע מאות ושלשים׃
Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
ובני פלוא אליאב׃
Kaj la filoj de Palu: Eliab.
ובני אליאב נמואל ודתן ואבירם הוא דתן ואבירם קרואי העדה אשר הצו על משה ועל אהרן בעדת קרח בהצתם על יהוה׃
Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo
ותפתח הארץ את פיה ותבלע אתם ואת קרח במות העדה באכל האש את חמשים ומאתים איש ויהיו לנס׃
kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
ובני קרח לא מתו׃
Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
בני שמעון למשפחתם לנמואל משפחת הנמואלי לימין משפחת הימיני ליכין משפחת היכיני׃
La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
לזרח משפחת הזרחי לשאול משפחת השאולי׃
de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
אלה משפחת השמעני שנים ועשרים אלף ומאתים׃
Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
בני גד למשפחתם לצפון משפחת הצפוני לחגי משפחת החגי לשוני משפחת השוני׃
La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
לאזני משפחת האזני לערי משפחת הערי׃
de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
לארוד משפחת הארודי לאראלי משפחת האראלי׃
de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
אלה משפחת בני גד לפקדיהם ארבעים אלף וחמש מאות׃
Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
בני יהודה ער ואונן וימת ער ואונן בארץ כנען׃
La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
ויהיו בני יהודה למשפחתם לשלה משפחת השלני לפרץ משפחת הפרצי לזרח משפחת הזרחי׃
Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj.
ויהיו בני פרץ לחצרן משפחת החצרני לחמול משפחת החמולי׃
Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj.
אלה משפחת יהודה לפקדיהם ששה ושבעים אלף וחמש מאות׃
Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.
בני יששכר למשפחתם תולע משפחת התולעי לפוה משפחת הפוני׃
La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;
לישוב משפחת הישובי לשמרן משפחת השמרני׃
de Jaŝub, la familio de la Jaŝubidoj; de Ŝimron, la familio de la Ŝimronidoj.
אלה משפחת יששכר לפקדיהם ארבעה וששים אלף ושלש מאות׃
Tio estas la familioj de Isaĥar, laŭ ilia nombro sesdek kvar mil tricent.
בני זבולן למשפחתם לסרד משפחת הסרדי לאלון משפחת האלני ליחלאל משפחת היחלאלי׃
La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj.
אלה משפחת הזבולני לפקדיהם ששים אלף וחמש מאות׃
Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laŭ ilia nombro sesdek mil kvincent.
בני יוסף למשפחתם מנשה ואפרים׃
La filoj de Jozef laŭ iliaj familioj: Manase kaj Efraim.
בני מנשה למכיר משפחת המכירי ומכיר הוליד את גלעד לגלעד משפחת הגלעדי׃
La filoj de Manase: de Maĥir, la familio de la Maĥiridoj; kaj de Maĥir naskiĝis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.
אלה בני גלעד איעזר משפחת האיעזרי לחלק משפחת החלקי׃
Jen estas la filoj de Gilead: de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de Ĥelek, la familio de la Ĥelekidoj;
ואשריאל משפחת האשראלי ושכם משפחת השכמי׃
kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de Ŝeĥem, la familio de la Ŝeĥemidoj;
ושמידע משפחת השמידעי וחפר משפחת החפרי׃
kaj de Ŝemida, la familio de la Ŝemidaidoj; kaj de Ĥefer, la familio de la Ĥeferidoj.
וצלפחד בן חפר לא היו לו בנים כי אם בנות ושם בנות צלפחד מחלה ונעה חגלה מלכה ותרצה׃
Kaj Celofĥad, filo de Ĥefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofĥad estis: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca.
אלה משפחת מנשה ופקדיהם שנים וחמשים אלף ושבע מאות׃
Tio estas la familioj de Manase, laŭ ilia nombro kvindek du mil sepcent.
אלה בני אפרים למשפחתם לשותלח משפחת השתלחי לבכר משפחת הבכרי לתחן משפחת התחני׃
Jen estas la filoj de Efraim laŭ iliaj familioj: de Ŝutelaĥ, la familio de la Ŝutelaĥidoj; de Beĥer, la familio de la Beĥeridoj; de Taĥan, la familio de la Taĥanidoj.
ואלה בני שותלח לערן משפחת הערני׃
Kaj jen estas la filoj de Ŝutelaĥ: de Eran, la familio de la Eranidoj.
אלה משפחת בני אפרים לפקדיהם שנים ושלשים אלף וחמש מאות אלה בני יוסף למשפחתם׃
Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laŭ ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laŭ iliaj familioj.
בני בנימן למשפחתם לבלע משפחת הבלעי לאשבל משפחת האשבלי לאחירם משפחת האחירמי׃
La filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj: de Bela, la familio de la Belaidoj; de Aŝbel, la familio de la Aŝbelidoj; de Aĥiram, la familio de la Aĥiramidoj;
לשפופם משפחת השופמי לחופם משפחת החופמי׃
de Ŝefufam, la familio de la Ŝefufamidoj; de Ĥufam la familio de la Ĥufamidoj.
ויהיו בני בלע ארד ונעמן משפחת הארדי לנעמן משפחת הנעמי׃
Kaj la filoj de Bela estis: Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.
אלה בני בנימן למשפחתם ופקדיהם חמשה וארבעים אלף ושש מאות׃
Tio estas la filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.
אלה בני דן למשפחתם לשוחם משפחת השוחמי אלה משפחת דן למשפחתם׃
Jen estas la filoj de Dan laŭ iliaj familioj: de Ŝuĥam, la familio de la Ŝuĥamidoj. Tio estas la familioj de Dan laŭ iliaj familioj.
כל משפחת השוחמי לפקדיהם ארבעה וששים אלף וארבע מאות׃
Ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.
בני אשר למשפחתם לימנה משפחת הימנה לישוי משפחת הישוי לבריעה משפחת הבריעי׃
La filoj de Aŝer laŭ iliaj familioj: de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jiŝvi, la familio de la Jiŝviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.
לבני בריעה לחבר משפחת החברי למלכיאל משפחת המלכיאלי׃
De la filoj de Beria: de Ĥeber, la familio de la Ĥeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.
ושם בת אשר שרח׃
Kaj la nomo de la filino de Aŝer estis Seraĥ.
אלה משפחת בני אשר לפקדיהם שלשה וחמשים אלף וארבע מאות׃
Tio estas la familioj de la filoj de Aŝer, laŭ ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.
בני נפתלי למשפחתם ליחצאל משפחת היחצאלי לגוני משפחת הגוני׃
La filoj de Naftali laŭ iliaj familioj: de Jaĥceel, la familio de la Jaĥceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;
ליצר משפחת היצרי לשלם משפחת השלמי׃
de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de Ŝilem la familio de la Ŝilemidoj.
אלה משפחת נפתלי למשפחתם ופקדיהם חמשה וארבעים אלף וארבע מאות׃
Tio estas la familioj de Naftali laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.
אלה פקודי בני ישראל שש מאות אלף ואלף שבע מאות ושלשים׃
Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
לאלה תחלק הארץ בנחלה במספר שמות׃
Al tiuj estu dividita la tero kiel posedaĵo laŭ la nombro de la nomoj.
לרב תרבה נחלתו ולמעט תמעיט נחלתו איש לפי פקדיו יתן נחלתו׃
Al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; al ĉiu laŭ lia nombro estu donita lia posedaĵo.
אך בגורל יחלק את הארץ לשמות מטות אבתם ינחלו׃
Sed per loto oni dividu la teron; laŭ la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedaĵon.
על פי הגורל תחלק נחלתו בין רב למעט׃
Per la loto oni dividu al ĉiu lian posedaĵon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.
ואלה פקודי הלוי למשפחתם לגרשון משפחת הגרשני לקהת משפחת הקהתי למררי משפחת המררי׃
Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laŭ iliaj familioj: de Gerŝon, la familio de la Gerŝonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.
אלה משפחת לוי משפחת הלבני משפחת החברני משפחת המחלי משפחת המושי משפחת הקרחי וקהת הולד את עמרם׃
Jen estas la familioj de Levi: la familio de la Libniidoj, la familio de la Ĥebronidoj, la familio de la Maĥliidoj, la familio de la Muŝiidoj, la familio de la Koraĥidoj. Kaj de Kehat naskiĝis Amram.
ושם אשת עמרם יוכבד בת לוי אשר ילדה אתה ללוי במצרים ותלד לעמרם את אהרן ואת משה ואת מרים אחתם׃
Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Joĥebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj ŝi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
ויולד לאהרן את נדב ואת אביהוא את אלעזר ואת איתמר׃
Kaj al Aaron naskiĝis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.
וימת נדב ואביהוא בהקריבם אש זרה לפני יהוה׃
Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon.
ויהיו פקדיהם שלשה ועשרים אלף כל זכר מבן חדש ומעלה כי לא התפקדו בתוך בני ישראל כי לא נתן להם נחלה בתוך בני ישראל׃
Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de pli ol unu monato; ĉar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, ĉar al ili ne estis donita posedaĵo inter la Izraelidoj.
אלה פקודי משה ואלעזר הכהן אשר פקדו את בני ישראל בערבת מואב על ירדן ירחו׃
Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan.
ובאלה לא היה איש מפקודי משה ואהרן הכהן אשר פקדו את בני ישראל במדבר סיני׃
Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.
כי אמר יהוה להם מות ימתו במדבר ולא נותר מהם איש כי אם כלב בן יפנה ויהושע בן נון׃
Ĉar la Eternulo diris pri ili: Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.