Genesis 10

ואלה תולדת בני נח שם חם ויפת ויולדו להם בנים אחר המבול׃
Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo.
בני יפת גמר ומגוג ומדי ויון ותבל ומשך ותירס׃
La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras.
ובני גמר אשכנז וריפת ותגרמה׃
Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma.
ובני יון אלישה ותרשיש כתים ודדנים׃
Kaj la filoj de Javan: Eliŝa kaj Tarŝiŝ, Kitim kaj Dodanim.
מאלה נפרדו איי הגוים בארצתם איש ללשנו למשפחתם בגויהם׃
De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj.
ובני חם כוש ומצרים ופוט וכנען׃
Kaj la filoj de Ĥam: Kuŝ kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.
ובני כוש סבא וחוילה וסבתה ורעמה וסבתכא ובני רעמה שבא ודדן׃
Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan.
וכוש ילד את נמרד הוא החל להיות גבר בארץ׃
Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.
הוא היה גבר ציד לפני יהוה על כן יאמר כנמרד גבור ציד לפני יהוה׃
Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo.
ותהי ראשית ממלכתו בבל וארך ואכד וכלנה בארץ שנער׃
Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar.
מן הארץ ההוא יצא אשור ויבן את נינוה ואת רחבת עיר ואת כלח׃
El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ,
ואת רסן בין נינוה ובין כלח הוא העיר הגדלה׃
kaj Resen inter Nineve kaj Kalaĥ (ĝi estis la granda urbo).
ומצרים ילד את לודים ואת ענמים ואת להבים ואת נפתחים׃
Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn
ואת פתרסים ואת כסלחים אשר יצאו משם פלשתים ואת כפתרים׃
kaj la Patrusidojn kaj la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj) kaj la Kaftoridojn.
וכנען ילד את צידן בכרו ואת חת׃
Kaj de Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet,
ואת היבוסי ואת האמרי ואת הגרגשי׃
kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj
ואת החוי ואת הערקי ואת הסיני׃
kaj la Ĥividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj
ואת הארודי ואת הצמרי ואת החמתי ואחר נפצו משפחות הכנעני׃
kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Ĥamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disiĝis.
ויהי גבול הכנעני מצידן באכה גררה עד עזה באכה סדמה ועמרה ואדמה וצבים עד לשע׃
Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa.
אלה בני חם למשפחתם ללשנתם בארצתם בגויהם׃
Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.
ולשם ילד גם הוא אבי כל בני עבר אחי יפת הגדול׃
Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
בני שם עילם ואשור וארפכשד ולוד וארם׃
La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram.
ובני ארם עוץ וחול וגתר ומש׃
Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ.
וארפכשד ילד את שלח ושלח ילד את עבר׃
Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber.
ולעבר ילד שני בנים שם האחד פלג כי בימיו נפלגה הארץ ושם אחיו יקטן׃
Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.
ויקטן ילד את אלמודד ואת שלף ואת חצרמות ואת ירח׃
Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ
ואת הדורם ואת אוזל ואת דקלה׃
kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla
ואת עובל ואת אבימאל ואת שבא׃
kaj Obal kaj Abimael kaj Ŝeba
ואת אופר ואת חוילה ואת יובב כל אלה בני יקטן׃
kaj Ofir kaj Ĥavila kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan.
ויהי מושבם ממשא באכה ספרה הר הקדם׃
Kaj ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar, la orienta monto.
אלה בני שם למשפחתם ללשנתם בארצתם לגויהם׃
Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj.
אלה משפחת בני נח לתולדתם בגויהם ומאלה נפרדו הגוים בארץ אחר המבול׃
Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo.