Genesis 9

ויברך אלהים את נח ואת בניו ויאמר להם פרו ורבו ומלאו את הארץ׃
Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron.
ומוראכם וחתכם יהיה על כל חית הארץ ועל כל עוף השמים בכל אשר תרמש האדמה ובכל דגי הים בידכם נתנו׃
Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
כל רמש אשר הוא חי לכם יהיה לאכלה כירק עשב נתתי לכם את כל׃
Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion.
אך בשר בנפשו דמו לא תאכלו׃
Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu.
ואך את דמכם לנפשתיכם אדרש מיד כל חיה אדרשנו ומיד האדם מיד איש אחיו אדרש את נפש האדם׃
Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
שפך דם האדם באדם דמו ישפך כי בצלם אלהים עשה את האדם׃
Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.
ואתם פרו ורבו שרצו בארץ ורבו בה׃
Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi.
ויאמר אלהים אל נח ואל בניו אתו לאמר׃
Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
ואני הנני מקים את בריתי אתכם ואת זרעכם אחריכם׃
Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
ואת כל נפש החיה אשר אתכם בעוף בבהמה ובכל חית הארץ אתכם מכל יצאי התבה לכל חית הארץ׃
kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
והקמתי את בריתי אתכם ולא יכרת כל בשר עוד ממי המבול ולא יהיה עוד מבול לשחת הארץ׃
Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.
ויאמר אלהים זאת אות הברית אשר אני נתן ביני וביניכם ובין כל נפש חיה אשר אתכם לדרת עולם׃
Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
את קשתי נתתי בענן והיתה לאות ברית ביני ובין הארץ׃
Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.
והיה בענני ענן על הארץ ונראתה הקשת בענן׃
Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo;
וזכרתי את בריתי אשר ביני וביניכם ובין כל נפש חיה בכל בשר ולא יהיה עוד המים למבול לשחת כל בשר׃
kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.
והיתה הקשת בענן וראיתיה לזכר ברית עולם בין אלהים ובין כל נפש חיה בכל בשר אשר על הארץ׃
Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
ויאמר אלהים אל נח זאת אות הברית אשר הקמתי ביני ובין כל בשר אשר על הארץ׃
Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
ויהיו בני נח היצאים מן התבה שם וחם ויפת וחם הוא אבי כנען׃
Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan.
שלשה אלה בני נח ומאלה נפצה כל הארץ׃
Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero.
ויחל נח איש האדמה ויטע כרם׃
Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon.
וישת מן היין וישכר ויתגל בתוך אהלה׃
Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo.
וירא חם אבי כנען את ערות אביו ויגד לשני אחיו בחוץ׃
Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.
ויקח שם ויפת את השמלה וישימו על שכם שניהם וילכו אחרנית ויכסו את ערות אביהם ופניהם אחרנית וערות אביהם לא ראו׃
Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
וייקץ נח מיינו וידע את אשר עשה לו בנו הקטן׃
Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
ויאמר ארור כנען עבד עבדים יהיה לאחיו׃
Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj.
ויאמר ברוך יהוה אלהי שם ויהי כנען עבד למו׃
Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;
יפת אלהים ליפת וישכן באהלי שם ויהי כנען עבד למו׃
Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
ויחי נח אחר המבול שלש מאות שנה וחמשים שנה׃
Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.
ויהיו כל ימי נח תשע מאות שנה וחמשים שנה וימת׃
Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis.