Psalms 118

Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
הודו ליהוה כי טוב כי לעולם חסדו׃
Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.
יאמר נא ישראל כי לעולם חסדו׃
La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.
יאמרו נא בית אהרן כי לעולם חסדו׃
La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.
יאמרו נא יראי יהוה כי לעולם חסדו׃
El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
מן המצר קראתי יה ענני במרחב יה׃
La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
יהוה לי לא אירא מה יעשה לי אדם׃
La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
יהוה לי בעזרי ואני אראה בשנאי׃
Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.
טוב לחסות ביהוה מבטח באדם׃
Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
טוב לחסות ביהוה מבטח בנדיבים׃
Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
כל גוים סבבוני בשם יהוה כי אמילם׃
Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
סבוני גם סבבוני בשם יהוה כי אמילם׃
Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
סבוני כדבורים דעכו כאש קוצים בשם יהוה כי אמילם׃
Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.
דחה דחיתני לנפל ויהוה עזרני׃
La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.
עזי וזמרת יה ויהי לי לישועה׃
La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
קול רנה וישועה באהלי צדיקים ימין יהוה עשה חיל׃
La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
ימין יהוה רוממה ימין יהוה עשה חיל׃
Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
לא אמות כי אחיה ואספר מעשי יה׃
Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.
יסר יסרני יה ולמות לא נתנני׃
Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
פתחו לי שערי צדק אבא בם אודה יה׃
Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.
זה השער ליהוה צדיקים יבאו בו׃
Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
אודך כי עניתני ותהי לי לישועה׃
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.
אבן מאסו הבונים היתה לראש פנה׃
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
מאת יהוה היתה זאת היא נפלאת בעינינו׃
Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
זה היום עשה יהוה נגילה ונשמחה בו׃
Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!
אנא יהוה הושיעה נא אנא יהוה הצליחה נא׃
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
ברוך הבא בשם יהוה ברכנוכם מבית יהוה׃
La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
אל יהוה ויאר לנו אסרו חג בעבתים עד קרנות המזבח׃
Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.
אלי אתה ואודך אלהי ארוממך׃
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
הודו ליהוה כי טוב כי לעולם חסדו׃