I Chronicles 7

La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron — kvar.
ולבני יששכר תולע ופואה ישיב ושמרון ארבעה׃
La idoj de Tola: Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel, ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent.
ובני תולע עזי ורפיה ויריאל ויחמי ויבשם ושמואל ראשים לבית אבותם לתולע גבורי חיל לתלדותם מספרם בימי דויד עשרים ושנים אלף ושש מאות׃
La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija — kune kvin patrodomoj.
ובני עזי יזרחיה ובני יזרחיה מיכאל ועבדיה ויואל ישיה חמשה ראשים כלם׃
Kun ili, laŭ iliaj generacioj, laŭ iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; ĉar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj.
ועליהם לתלדותם לבית אבותם גדודי צבא מלחמה שלשים וששה אלף כי הרבו נשים ובנים׃
Da iliaj fratoj, en ĉiuj familioj de Isaĥar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, ĉiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.
ואחיהם לכל משפחות יששכר גבורי חילים שמונים ושבעה אלף התיחשם לכל׃
Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael — tri.
בנימן בלע ובכר וידיעאל שלשה׃
La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri — kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar.
ובני בלע אצבון ועזי ועזיאל וירימות ועירי חמשה ראשי בית אבות גבורי חילים והתיחשם עשרים ושנים אלף ושלשים וארבעה׃
La idoj de Beĥer: Zemira, Joaŝ, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; ĉiuj ili estis la filoj de Beĥer.
ובני בכר זמירה ויועש ואליעזר ואליועיני ועמרי וירמות ואביה וענתות ועלמת כל אלה בני בכר׃
En la listoj, laŭ ilia genealogio, laŭ iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj.
והתיחשם לתלדותם ראשי בית אבותם גבורי חיל עשרים אלף ומאתים׃
La idoj de Jediael: Bilhan; la idoj de Bilhan: Jeuŝ, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarŝiŝ, kaj Aĥiŝaĥar.
ובני ידיעאל בלהן ובני בלהן יעיש ובנימן ואהוד וכנענה וזיתן ותרשיש ואחישחר׃
Ĉiuj ili estis la idoj de Jediael, laŭ patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito.
כל אלה בני ידיעאל לראשי האבות גבורי חילים שבעה עשר אלף ומאתים יצאי צבא למלחמה׃
Ŝupim kaj Ĥupim, idoj de Ir; Ĥuŝim, idoj de Aĥer.
ושפם וחפם בני עיר חשם בני אחר׃
La filoj de Naftali: Jaĥciel, Guni, Jecer, kaj Ŝalum, filoj de Bilha.
בני נפתלי יחציאל וגוני ויצר ושלום בני בלהה׃
La filoj de Manase: Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; ŝi naskis ankaŭ Maĥiron, la patron de Gilead.
בני מנשה אשריאל אשר ילדה פילגשו הארמיה ילדה את מכיר אבי גלעד׃
Maĥir prenis edzinon el la domanaro de Ĥupim kaj Ŝupim; la nomo de lia fratino estis Maaĥa. La nomo de la dua estis Celofĥad. Celofĥad havis nur filinojn.
ומכיר לקח אשה לחפים ולשפים ושם אחתו מעכה ושם השני צלפחד ותהינה לצלפחד בנות׃
Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem.
ותלד מעכה אשת מכיר בן ותקרא שמו פרש ושם אחיו שרש ובניו אולם ורקם׃
La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase.
ובני אולם בדן אלה בני גלעד בן מכיר בן מנשה׃
Lia fratino Moleĥet naskis Iŝ-Hodon, Abiezeron, kaj Maĥlan.
ואחתו המלכת ילדה את אישהוד ואת אביעזר ואת מחלה׃
La filoj de Ŝemida estis: Aĥjan, Ŝeĥem, Likĥi, kaj Aniam.
ויהיו בני שמידע אחין ושכם ולקחי ואניעם׃
La idoj de Efraim: Ŝutelaĥ, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Taĥat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Taĥat,
ובני אפרים שותלח וברד בנו ותחת בנו ואלעדה בנו ותחת בנו׃
kaj lia filo Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn.
וזבד בנו ושותלח בנו ועזר ואלעד והרגום אנשי גת הנולדים בארץ כי ירדו לקחת את מקניהם׃
Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin.
ויתאבל אפרים אביהם ימים רבים ויבאו אחיו לנחמו׃
Kaj li envenis al sia edzino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, ĉar malfeliĉo okazis en lia domo.
ויבא אל אשתו ותהר ותלד בן ויקרא את שמו בריעה כי ברעה היתה בביתו׃
Lia filino estis Ŝeera. Ŝi konstruis Bet-Ĥoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-Ŝeeran.
ובתו שארה ותבן את בית חורון התחתון ואת העליון ואת אזן שארה׃
Kaj lia filo estis Refaĥ, lia filo estis Reŝef, lia filo estis Telaĥ, lia filo estis Taĥan,
ורפח בנו ורשף ותלח בנו ותחן בנו׃
lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Eliŝama,
לעדן בנו עמיהוד בנו אלישמע בנו׃
lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo.
נון בנו יהושע בנו׃
Ilia posedaĵo kaj loĝloko estis Bet-El kaj ĝiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun ĝiaj filinurboj, kaj Ŝeĥem kun ĝiaj filinurboj, ĝis Aza kun ĝiaj filinurboj;
ואחזתם ומשבותם בית אל ובנתיה ולמזרח נערן ולמערב גזר ובנתיה ושכם ובנתיה עד עיה ובנתיה׃
ĉe la flanko de la Manaseidoj: Bet-Ŝean kun ĝiaj filinurboj, Taanaĥ kun ĝiaj filinurboj, Megido kun ĝiaj filinurboj, Dor kun ĝiaj filinurboj. En tiuj lokoj loĝis la idoj de Jozef, filo de Izrael.
ועל ידי בני מנשה בית שאן ובנתיה תענך ובנתיה מגדו ובנותיה דור ובנותיה באלה ישבו בני יוסף בן ישראל׃
La filoj de Aŝer: Jimna, Jiŝva, Jiŝvi, Beria; ilia fratino estis Seraĥ.
בני אשר ימנה וישוה וישוי ובריעה ושרח אחותם׃
La filoj de Beria: Ĥeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait.
ובני בריעה חבר ומלכיאל הוא אבי ברזות׃
Ĥeber naskigis Jafleton, Ŝomeron, Ĥotamon, kaj Ŝuan, ilian fratinon.
וחבר הוליד את יפלט ואת שומר ואת חותם ואת שועא אחותם׃
La filoj de Jaflet: Pasaĥ, Bimhal, kaj Aŝvat. Tio estas la filoj de Jaflet.
ובני יפלט פסך ובמהל ועשות אלה בני יפלט׃
La filoj de Ŝemer: Aĥi, Rohaga, Jeĥuba, kaj Aram.
ובני שמר אחי ורוהגה יחבה וארם׃
La filoj de lia frato Helem: Cofaĥ, Jimna, Ŝeleŝ, kaj Amal.
ובן הלם אחיו צופח וימנע ושלש ועמל׃
La filoj de Cofaĥ: Suaĥ, Ĥarnefer, Ŝual, Beri, Jimra,
בני צופח סוח וחרנפר ושועל וברי וימרה׃
Becer, Hod, Ŝama, Ŝilŝa, Jitran, kaj Beera.
בצר והוד ושמא ושלשה ויתרן ובארא׃
La filoj de Jeter: Jefune, Pispa, kaj Ara.
ובני יתר יפנה ופספה וארא׃
La filoj de Ula: Araĥ, Ĥaniel, kaj Ricja.
ובני עלא ארח וחניאל ורציא׃
Ĉiuj ĉi tiuj estis idoj de Aŝer, ĉefoj de patrodomoj, elektitaj, kuraĝaj militistoj, ĉefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.
כל אלה בני אשר ראשי בית האבות ברורים גבורי חילים ראשי הנשיאים והתיחשם בצבא במלחמה מספרם אנשים עשרים וששה אלף׃