ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo;
ויהיו משרתים לפני משכן אהל מועד בשיר עד בנות שלמה את בית יהוה בירושלם ויעמדו כמשפטם על עבודתם׃
Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.
ואהרן ובניו מקטירים על מזבח העולה ועל מזבח הקטרת לכל מלאכת קדש הקדשים ולכפר על ישראל ככל אשר צוה משה עבד האלהים׃
kaj de la tribo de Benjamen: Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.
וממטה בנימן את גבע ואת מגרשיה ואת עלמת ואת מגרשיה ואת ענתות ואת מגרשיה כל עריהם שלש עשרה עיר במשפחותיהם׃
Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn.
ולבני גרשום למשפחותם ממטה יששכר וממטה אשר וממטה נפתלי וממטה מנשה בבשן ערים שלש עשרה׃
Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj.
ויתנו בגורל ממטה בני יהודה וממטה בני שמעון וממטה בני בנימן את הערים האלה אשר יקראו אתהם בשמות׃
kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben: Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
ומעבר לירדן ירחו למזרח הירדן ממטה ראובן את בצר במדבר ואת מגרשיה ואת יהצה ואת מגרשיה׃