Luke 21

Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston.
耶稣抬头观看,见财主把捐项投在库里,
Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn.
又见一个穷寡妇投了两个小钱,
Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj;
就说:我实在告诉你们,这穷寡妇所投的比众人还多;
ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.
因为众人都是自己有余,拿出来投在捐项里,但这寡妇是自己不足,把她一切养生的都投上了。
Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris:
有人谈论圣殿是用美石和供物妆饰的;
Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
耶稣就说:论到你们所看见的这一切,将来日子到了,在这里没有一块石头留在石头上,不被拆毁了。
Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?
他们问他说:夫子!什么时候有这事呢?这事将到的时候有什么豫兆呢?
Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin.
耶稣说:你们要谨慎,不要受迷惑;因为将来有好些人冒我的名来,说:我是基督,又说:时候近了,你们不要跟从他们!
Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
你们听见打仗和扰乱的事,不要惊惶;因为这些事必须先有,只是末期不能立时就到。
Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno;
当时,耶稣对他们说:民要攻打民,国要攻打国;
kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo.
地要大大震动,多处必有饥荒、瘟疫,又有可怕的异象和大神迹从天上显现。
Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
但这一切的事以先,人要下手拿住你们,逼迫你们,把你们交给会堂,并且收在监里,又为我的名拉你们到君王诸侯面前。
Tio fariĝos por vi atesto.
但这些事终必为你们的见证。
Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo;
所以,你们当立定心意,不要预先思想怎样分诉;
ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri.
因为我必赐你们口才、智慧,是你们一切敌人所敌不住、驳不倒的。
Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
连你们的父母、弟兄、亲族、朋友也要把你们交官;你们也有被他们害死的。
Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.
你们要为我的名被众人恨恶,
Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos.
然而,你们连一根头发也必不损坏。
Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
你们常存忍耐,就必保全灵魂(或作:必得生命)。
Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis.
你们看见耶路撒冷被兵围困,就可知道它成荒场的日子近了。
Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
那时,在犹太的应当逃到山上;在城里的应当出来;在乡下的不要进城;
Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita.
因为这是报应的日子,使经上所写的都得应验。
Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo.
当那些日子,怀孕的和奶孩子的有祸了!因为将有大灾难降在这地方,也有震怒临到这百姓。
Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.
他们要倒在刀下,又被掳到各国去。耶路撒冷要被外邦人践踏,直到外邦人的日期满了。
Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj;
日、月、星辰要显出异兆,地上的邦国也有困苦;因海中波浪的响声,就慌慌不定。
homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.
天势都要震动,人想起那将要临到世界的事,就都吓得魂不附体。
Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
那时,他们要看见人子有能力,有大荣耀驾云降临。
Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.
一有这些事,你们就当挺身昂首,因为你们得赎的日子近了。
Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn;
耶稣又设比喻对他们说:你们看无花果树和各样的树;他发芽的时候,你们一看见,自然晓得夏天近了。
kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.
a
Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.
这样,你们看见这些事渐渐的成就,也该晓得 神的国近了。
Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos.
我实在告诉你们,这世代还没有过去,这些事都要成就。
La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
天地要废去,我的话却不能废去。
Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;
你们要谨慎,恐怕因贪食、醉酒,并今生的思虑累住你们的心,那日子就如同网罗忽然临到你们;
ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero.
因为那日子要这样临到全地上一切居住的人。
Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.
你们要时时儆醒,常常祈求,使你们能逃避这一切要来的事,得以站立在人子面前。
Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba.
耶稣每日在殿里教训人,每夜出城在一座山,名叫橄榄山住宿。
Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.
众百姓清早上圣殿,到耶稣那里,要听他讲道。