I Corinthians 10

Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron;
弟兄们,我不愿意你们不晓得,我们的祖宗从前都在云下,都从海中经过,
kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro;
都在云里、海里受洗归了摩西;
kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;
并且都吃了一样的灵食,
kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.
也都喝了一样的灵水。所喝的,是出于随著他们的灵磐石;那磐石就是基督。
Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto.
但他们中间多半是 神不喜欢的人,所以在旷野倒毙。
Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis.
这些事都是我们的鑑戒,叫我们不要贪恋恶事,像他们那样贪恋的;
Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
也不要拜偶像,像他们有人拜的。如经上所记:百姓坐下吃喝,起来玩耍。
Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.
我们也不要行奸淫,像他们有人行的,一天就倒毙了二万三千人;
Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
也不要试探主(有古卷:基督),像他们有人试探的,就被蛇所灭。
Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.
你们也不要发怨言,像他们有发怨言的,就被灭命的所灭。
Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj.
他们遭遇这些事,都要作为鑑戒;并且写在经上,正是警戒我们这末世的人。
Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.
所以,自己以为站得稳的,须要谨慎,免得跌倒。
Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.
你们所遇见的试探,无非是人所能受的。 神是信实的,必不叫你们受试探过于所能受的;在受试探的时候,总要给你们开一条出路,叫你们能忍受得住。
Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
我所亲爱的弟兄啊,你们要逃避拜偶像的事。
Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras.
我好像对明白人说的,你们要审察我的话。
Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?
我们所祝福的杯,岂不是同领基督的血吗?我们所擘开的饼,岂不是同领基督的身体吗?
pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.
我们虽多,仍是一个饼,一个身体,因为我们都是分受这一个饼。
Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?
你们看属肉体的以色列人,那吃祭物的岂不是在祭坛上有分吗?
Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io?
我是怎么说呢?岂是说祭偶像之物算得什么呢?或说偶像算得什么呢?
Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.
我乃是说,外邦人所献的祭是祭鬼,不是祭 神。我不愿意你们与鬼相交。
Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.
你们不能喝主的杯又喝鬼的杯,不能吃主的筵席又吃鬼的筵席。
Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?
我们可惹主的愤恨吗?我们比他还有能力吗?
Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.
凡事都可行,但不都有益处。凡事都可行,但不都造就人。
Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.
无论何人,不要求自己的益处,乃要求别人的益处。
Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco;
凡市上所卖的,你们只管吃,不要为良心的缘故问什么话,
ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
因为地和其中所充满的都属乎主。
Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco.
倘有一个不信的人请你们赴席,你们若愿意去,凡摆在你们面前的,只管吃,不要为良心的缘故问什么话。
Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo — ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:
若有人对你们说:这是献过祭的物,就要为那告诉你们的人,并为良心的缘故不吃。
konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco?
我说的良心不是你的,乃是他的。我这自由为什么被别人的良心论断呢?
Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon?
我若谢恩而吃,为什么因我谢恩的物被人毁谤呢?
Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.
所以,你们或吃或喝,无论做什么,都要为荣耀 神而行。
Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio;
不拘是犹太人,是希腊人,是 神的教会,你们都不要使他跌倒;
tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.
就好像我凡事都叫众人喜欢,不求自己的益处,只求众人的益处,叫他们得救。