I Corinthians 11

Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.
你们该效法我,像我效法基督一样。
Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.
我称讚你们,因你们凡事记念我,又坚守我所传给你们的。
Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
我愿意你们知道,基督是各人的头;男人是女人的头; 神是基督的头。
Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
凡男人祷告或是讲道(或作:说预言;下同),若蒙著头,就羞辱自己的头。
Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.
凡女人祷告或是讲道,若不蒙著头,就羞辱自己的头,因为这就如同剃了头发一样。
Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.
女人若不蒙著头,就该剪了头发;女人若以剪发、剃发为羞愧,就该蒙著头。
Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
男人本不该蒙著头,因为他是 神的形像和荣耀;但女人是男人的荣耀。
Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
起初,男人不是由女人而出,女人乃是由男人而出。
ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
并且男人不是为女人造的;女人乃是为男人造的。
pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.
因此,女人为天使的缘故,应当在头上有服权柄的记号。
Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
然而照主的安排,女也不是无男,男也不是无女。
Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.
因为女人原是由男人而出,男人也是由女人而出;但万有都是出乎 神。
Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?
你们自己审察,女人祷告 神,不蒙著头是合宜的吗?
Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
你们的本性不也指示你们,男人若有长头发,便是他的羞辱吗?
Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.
但女人有长头发,乃是她的荣耀,因为这头发是给她作盖头的。
Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
若有人想要辩驳,我们却没有这样的规矩, 神的众教会也是没有的。
Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.
我现今吩咐你们的话,不是称讚你们;因为你们聚会不是受益,乃是招损。
Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
第一,我听说,你们聚会的时候彼此分门别类,我也稍微的信这话。
Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
在你们中间不免有分门结党的事,好叫那些有经验的人显明出来。
Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;
你们聚会的时候,算不得吃主的晚餐;
ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
因为吃的时候,各人先吃自己的饭,甚至这个饥饿,那个酒醉。
Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.
你们要吃喝,难道没有家么?还是藐视 神的教会,叫那没有的羞愧呢?我向你们可怎么说呢?可因此称讚你们么?我不称讚!
Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
我当日传给你们的,原是从主领受的,就是主耶稣被卖的那一夜,拿起饼来,
kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
祝谢了,就擘开,说:这是我的身体,为你们舍(有古卷:擘开)的,你们应当如此行,为的是记念我。
Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
饭后,也照样拿起杯来,说:这杯是用我的血所立的新约,你们每逢喝的时候,要如此行,为的是记念我。
Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.
你们每逢吃这饼,喝这杯,是表明主的死,直等到他来。
Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
所以,无论何人,不按理吃主的饼,喝主的杯,就是干犯主的身、主的血了。
Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.
人应当自己省察,然后吃这饼、喝这杯。
Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
因为人吃喝,若不分辨是主的身体,就是吃喝自己的罪了。
Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
因此,在你们中间有好些软弱的与患病的,死(原文是睡)的也不少。
Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.
我们若是先分辨自己,就不至于受审。
Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
我们受审的时候,乃是被主惩治,免得我们和世人一同定罪。
Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.
所以我弟兄们,你们聚会吃的时候,要彼此等待。
Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.
若有人饥饿,可以在家里先吃,免得你们聚会,自己取罪。其余的事,我来的时候再安排。