Job 7

人在世上岂无争战吗?他的日子不像雇工人的日子吗?
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
像奴仆切慕黑影,像雇工人盼望工价;
Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
我也照样经过困苦的日月,夜间的疲乏为我而定。
Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
我躺卧的时候便说:我何时起来,黑夜就过去呢?我尽是反来覆去,直到天亮。
Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
我的肉体以虫子和尘土为衣;我的皮肤才收了口又重新破裂。
Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.
我的日子比梭更快,都消耗在无指望之中。
Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
求你想念,我的生命不过是一口气;我的眼睛必不再见福乐。
Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
观看我的人,他的眼必不再见我;你的眼目要看我,我却不在了。
Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
云彩消散而过;照样,人下阴间也不再上来。
Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
他不再回自己的家;故土也不再认识他。
Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
我不禁止我口;我灵愁苦,要发出言语;我心苦恼,要吐露哀情。
Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
我对 神说:我岂是洋海,岂是大鱼,你竟防守我呢?
Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
若说:我的床必安慰我,我的榻必解释我的苦情,
Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
你就用梦惊骇我,用异象恐吓我,
Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj;
甚至我宁肯噎死,宁肯死亡,胜似留我这一身的骨头。
Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton.
我厌弃性命,不愿永活。你任凭我吧,因我的日子都是虚空。
Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
人算什么,你竟看他为大,将他放在心上?
Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,
每早鉴察他,时刻试验他?
Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente?
你到何时才转眼不看我,才任凭我咽下唾沫呢?
Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
鉴察人的主啊,我若有罪,于你何妨?为何以我当你的箭靶子,使我厌弃自己的性命?
Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
为何不赦免我的过犯,除掉我的罪孽?我现今要躺卧在尘土中;你要殷勤地寻找我,我却不在了。
Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.