Job 8

书亚人比勒达回答说:
Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
这些话你要说到几时?口中的言语如狂风要到几时呢?
Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
 神岂能偏离公平?全能者岂能偏离公义?
Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
或者你的儿女得罪了他;他使他们受报应。
Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
你若殷勤地寻求 神,向全能者恳求;
Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,
你若清洁正直,他必定为你起来,使你公义的居所兴旺。
Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
你起初虽然微小,终久必甚发达。
Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.
请你考问前代,追念他们的列祖所查究的。
Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
我们不过从昨日才有,一无所知;我们在世的日子好像影儿。
Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
他们岂不指教你,告诉你,从心里发出言语来呢?
Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.
蒲草没有泥岂能发长?芦荻没有水岂能生发?
Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo?
尚青的时候,还没有割下,比百样的草先枯槁。
En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
凡忘记 神的人,景况也是这样;不虔敬人的指望要灭没。
Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,
他所仰赖的必折断;他所倚靠的是蜘蛛网。
Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.
他要倚靠房屋,房屋却站立不住;他要抓住房屋,房屋却不能存留。
Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
他在日光之下发青,蔓子爬满了园子;
Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
他的根盘绕石堆,扎入石地。
Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
他若从本地被拔出,那地就不认识他,说:我没有见过你。
Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
看哪,这就是他道中之乐;以后必另有人从地而生。
Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.
 神必不丢弃完全人,也不扶助邪恶人。
Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
他还要以喜笑充满你的口,以欢呼充满你的嘴。
Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
恨恶你的要披戴惭愧;恶人的帐棚必归于无有。
Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.