Psalms 66

למנצח שיר מזמור הריעו לאלהים כל הארץ׃
Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
זמרו כבוד שמו שימו כבוד תהלתו׃
Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
אמרו לאלהים מה נורא מעשיך ברב עזך יכחשו לך איביך׃
Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
כל הארץ ישתחוו לך ויזמרו לך יזמרו שמך סלה׃
La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
לכו וראו מפעלות אלהים נורא עלילה על בני אדם׃
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
הפך ים ליבשה בנהר יעברו ברגל שם נשמחה בו׃
Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
משל בגבורתו עולם עיניו בגוים תצפינה הסוררים אל ירימו למו סלה׃
Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
ברכו עמים אלהינו והשמיעו קול תהלתו׃
Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
השם נפשנו בחיים ולא נתן למוט רגלנו׃
Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
כי בחנתנו אלהים צרפתנו כצרף כסף׃
Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
הבאתנו במצודה שמת מועקה במתנינו׃
Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
הרכבת אנוש לראשנו באנו באש ובמים ותוציאנו לרויה׃
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
אבוא ביתך בעולות אשלם לך נדרי׃
Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
אשר פצו שפתי ודבר פי בצר לי׃
Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
עלות מחים אעלה לך עם קטרת אילים אעשה בקר עם עתודים סלה׃
Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
לכו שמעו ואספרה כל יראי אלהים אשר עשה לנפשי׃
Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
אליו פי קראתי ורומם תחת לשוני׃
Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
און אם ראיתי בלבי לא ישמע אדני׃
Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
אכן שמע אלהים הקשיב בקול תפלתי׃
Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.
ברוך אלהים אשר לא הסיר תפלתי וחסדו מאתי׃
Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.