Genesis 8

ויזכר אלהים את נח ואת כל החיה ואת כל הבהמה אשר אתו בתבה ויעבר אלהים רוח על הארץ וישכו המים׃
Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis.
ויסכרו מעינת תהום וארבת השמים ויכלא הגשם מן השמים׃
Kaj fermiĝis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la ĉielo.
וישבו המים מעל הארץ הלוך ושוב ויחסרו המים מקצה חמשים ומאת יום׃
Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj.
ותנח התבה בחדש השביעי בשבעה עשר יום לחדש על הרי אררט׃
Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat.
והמים היו הלוך וחסור עד החדש העשירי בעשירי באחד לחדש נראו ראשי ההרים׃
Kaj la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montriĝis la suproj de la montoj.
ויהי מקץ ארבעים יום ויפתח נח את חלון התבה אשר עשה׃
Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.
וישלח את הערב ויצא יצוא ושוב עד יבשת המים מעל הארץ׃
Kaj li ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero.
וישלח את היונה מאתו לראות הקלו המים מעל פני האדמה׃
Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero.
ולא מצאה היונה מנוח לכף רגלה ותשב אליו אל התבה כי מים על פני כל הארץ וישלח ידו ויקחה ויבא אתה אליו אל התבה׃
Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon.
ויחל עוד שבעת ימים אחרים ויסף שלח את היונה מן התבה׃
Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo.
ותבא אליו היונה לעת ערב והנה עלה זית טרף בפיה וידע נח כי קלו המים מעל הארץ׃
Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero.
וייחל עוד שבעת ימים אחרים וישלח את היונה ולא יספה שוב אליו עוד׃
Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li.
ויהי באחת ושש מאות שנה בראשון באחד לחדש חרבו המים מעל הארץ ויסר נח את מכסה התבה וירא והנה חרבו פני האדמה׃
Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero.
ובחדש השני בשבעה ועשרים יום לחדש יבשה הארץ׃
Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekiĝis.
וידבר אלהים אל נח לאמר׃
Kaj Dio diris al Noa jene:
צא מן התבה אתה ואשתך ובניך ונשי בניך אתך׃
Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
כל החיה אשר אתך מכל בשר בעוף ובבהמה ובכל הרמש הרמש על הארץ הוצא אתך ושרצו בארץ ופרו ורבו על הארץ׃
ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero.
ויצא נח ובניו ואשתו ונשי בניו אתו׃
Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
כל החיה כל הרמש וכל העוף כל רומש על הארץ למשפחתיהם יצאו מן התבה׃
Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.
ויבן נח מזבח ליהוה ויקח מכל הבהמה הטהורה ומכל העוף הטהר ויעל עלת במזבח׃
Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.
וירח יהוה את ריח הניחח ויאמר יהוה אל לבו לא אסף לקלל עוד את האדמה בעבור האדם כי יצר לב האדם רע מנעריו ולא אסף עוד להכות את כל חי כאשר עשיתי׃
Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris.
עד כל ימי הארץ זרע וקציר וקר וחם וקיץ וחרף ויום ולילה לא ישבתו׃
De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos.