Exodus 40

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
ביום החדש הראשון באחד לחדש תקים את משכן אהל מועד׃
En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
ושמת שם את ארון העדות וסכת על הארן את הפרכת׃
Kaj metu tien la keston de atesto kaj ŝirmu la keston per la kurteno.
והבאת את השלחן וערכת את ערכו והבאת את המנרה והעלית את נרתיה׃
Kaj enportu la tablon kaj aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu ĝiajn lucernojn.
ונתתה את מזבח הזהב לקטרת לפני ארון העדת ושמת את מסך הפתח למשכן׃
Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la eniro de la tabernaklo.
ונתתה את מזבח העלה לפני פתח משכן אהל מועד׃
Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
ונתת את הכיר בין אהל מועד ובין המזבח ונתת שם מים׃
Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enverŝu en ĝin akvon.
ושמת את החצר סביב ונתת את מסך שער החצר׃
Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto.
ולקחת את שמן המשחה ומשחת את המשכן ואת כל אשר בו וקדשת אתו ואת כל כליו והיה קדש׃
Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
ומשחת את מזבח העלה ואת כל כליו וקדשת את המזבח והיה המזבח קדש קדשים׃
Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
ומשחת את הכיר ואת כנו וקדשת אתו׃
Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin.
והקרבת את אהרן ואת בניו אל פתח אהל מועד ורחצת אתם במים׃
Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
והלבשת את אהרן את בגדי הקדש ומשחת אתו וקדשת אתו וכהן לי׃
Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
ואת בניו תקריב והלבשת אתם כתנת׃
Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj.
ומשחת אתם כאשר משחת את אביהם וכהנו לי והיתה להית להם משחתם לכהנת עולם לדרתם׃
Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
ויעש משה ככל אשר צוה יהוה אתו כן עשה׃
Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
ויהי בחדש הראשון בשנה השנית באחד לחדש הוקם המשכן׃
En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
ויקם משה את המשכן ויתן את אדניו וישם את קרשיו ויתן את בריחיו ויקם את עמודיו׃
Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.
ויפרש את האהל על המשכן וישם את מכסה האהל עליו מלמעלה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
ויקח ויתן את העדת אל הארן וישם את הבדים על הארן ויתן את הכפרת על הארן מלמעלה׃
Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
ויבא את הארן אל המשכן וישם את פרכת המסך ויסך על ארון העדות כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
ויתן את השלחן באהל מועד על ירך המשכן צפנה מחוץ לפרכת׃
Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
ויערך עליו ערך לחם לפני יהוה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
וישם את המנרה באהל מועד נכח השלחן על ירך המשכן נגבה׃
Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
ויעל הנרת לפני יהוה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
וישם את מזבח הזהב באהל מועד לפני הפרכת׃
Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno.
ויקטר עליו קטרת סמים כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
וישם את מסך הפתח למשכן׃
Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo.
ואת מזבח העלה שם פתח משכן אהל מועד ויעל עליו את העלה ואת המנחה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
וישם את הכיר בין אהל מועד ובין המזבח ויתן שמה מים לרחצה׃
Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi.
ורחצו ממנו משה ואהרן ובניו את ידיהם ואת רגליהם׃
Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
בבאם אל אהל מועד ובקרבתם אל המזבח ירחצו כאשר צוה יהוה את משה׃
kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
ויקם את החצר סביב למשכן ולמזבח ויתן את מסך שער החצר ויכל משה את המלאכה׃
Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
ויכס הענן את אהל מועד וכבוד יהוה מלא את המשכן׃
Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
ולא יכל משה לבוא אל אהל מועד כי שכן עליו הענן וכבוד יהוה מלא את המשכן׃
Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
ובהעלות הענן מעל המשכן יסעו בני ישראל בכל מסעיהם׃
Kaj kiam la nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis, por fari ĉiujn siajn marŝojn.
ואם לא יעלה הענן ולא יסעו עד יום העלתו׃
Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.
כי ענן יהוה על המשכן יומם ואש תהיה לילה בו לעיני כל בית ישראל בכל מסעיהם׃
Ĉar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj marŝoj.