I Chronicles 16

Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis ĝin interne de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ Dion.
ויביאו את ארון האלהים ויציגו אתו בתוך האהל אשר נטה לו דויד ויקריבו עלות ושלמים לפני האלהים׃
Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.
ויכל דויד מהעלות העלה והשלמים ויברך את העם בשם יהוה׃
Kaj li disdonis al ĉiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.
ויחלק לכל איש ישראל מאיש ועד אשה לאיש ככר לחם ואשפר ואשישה׃
Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
ויתן לפני ארון יהוה מן הלוים משרתים ולהזכיר ולהודות ולהלל ליהוה אלהי ישראל׃
la ĉefo estis Asaf, la dua estis Zeĥarja, poste Jeiel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
אסף הראש ומשנהו זכריה יעיאל ושמירמות ויחיאל ומתתיה ואליאב ובניהו ועבד אדם ויעיאל בכלי נבלים ובכנרות ואסף במצלתים משמיע׃
Benaja kaj Jaĥaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj ĉiam antaŭ la kesto de interligo de Dio.
ובניהו ויחזיאל הכהנים בחצצרות תמיד לפני ארון ברית האלהים׃
Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:
ביום ההוא אז נתן דויד בראש להדות ליהוה ביד אסף ואחיו׃
Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
הודו ליהוה קראו בשמו הודיעו בעמים עלילתיו׃
Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
שירו לו זמרו לו שיחו בכל נפלאתיו׃
Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
התהללו בשם קדשו ישמח לב מבקשי יהוה׃
Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
דרשו יהוה ועזו בקשו פניו תמיד׃
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
זכרו נפלאתיו אשר עשה מפתיו ומשפטי פיהו׃
Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
זרע ישראל עבדו בני יעקב בחיריו׃
Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
הוא יהוה אלהינו בכל הארץ משפטיו׃
Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
זכרו לעולם בריתו דבר צוה לאלף דור׃
Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
אשר כרת את אברהם ושבועתו ליצחק׃
Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
ויעמידה ליעקב לחק לישראל ברית עולם׃
Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
לאמר לך אתן ארץ כנען חבל נחלתכם׃
Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
בהיותכם מתי מספר כמעט וגרים בה׃
Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
ויתהלכו מגוי אל גוי ומממלכה אל עם אחר׃
Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn;
לא הניח לאיש לעשקם ויוכח עליהם מלכים׃
Dirante: Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
אל תגעו במשיחי ובנביאי אל תרעו׃
Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.
שירו ליהוה כל הארץ בשרו מיום אל יום ישועתו׃
Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
ספרו בגוים את כבודו בכל העמים נפלאתיו׃
Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super ĉiuj dioj;
כי גדול יהוה ומהלל מאד ונורא הוא על כל אלהים׃
Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
כי כל אלהי העמים אלילים ויהוה שמים עשה׃
Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
הוד והדר לפניו עז וחדוה במקמו׃
Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
הבו ליהוה משפחות עמים הבו ליהוה כבוד ועז׃
Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
הבו ליהוה כבוד שמו שאו מנחה ובאו לפניו השתחוו ליהוה בהדרת קדש׃
Tremu antaŭ Li la tuta tero; Li aranĝis ja la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
חילו מלפניו כל הארץ אף תכון תבל בל תמוט׃
Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj: La Eternulo reĝas.
ישמחו השמים ותגל הארץ ויאמרו בגוים יהוה מלך׃
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas; Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi.
ירעם הים ומלואו יעלץ השדה וכל אשר בו׃
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, Ĉar Li venas, por juĝi la teron.
אז ירננו עצי היער מלפני יהוה כי בא לשפוט את הארץ׃
Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
הודו ליהוה כי טוב כי לעולם חסדו׃
Kaj diru: Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.
ואמרו הושיענו אלהי ישענו וקבצנו והצילנו מן הגוים להדות לשם קדשך להשתבח בתהלתך׃
Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen! kaj gloro al la Eternulo!
ברוך יהוה אלהי ישראל מן העולם ועד העלם ויאמרו כל העם אמן והלל ליהוה׃
Kaj li restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaŭ la kesto konstante, laŭ la ordo de ĉiu tago;
ויעזב שם לפני ארון ברית יהוה לאסף ולאחיו לשרת לפני הארון תמיד לדבר יום ביומו׃
kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj Ĥosa, restis kiel pordegistoj;
ועבד אדם ואחיהם ששים ושמונה ועבד אדם בן ידיתון וחסה לשערים׃
kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon,
ואת צדוק הכהן ואחיו הכהנים לפני משכן יהוה בבמה אשר בגבעון׃
por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por ĉio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.
להעלות עלות ליהוה על מזבח העלה תמיד לבקר ולערב ולכל הכתוב בתורת יהוה אשר צוה על ישראל׃
Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco;
ועמהם הימן וידותון ושאר הברורים אשר נקבו בשמות להדות ליהוה כי לעולם חסדו׃
kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego.
ועמהם הימן וידותון חצצרות ומצלתים למשמיעים וכלי שיר האלהים ובני ידותון לשער׃
Kaj la tuta popolo disiris ĉiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.
וילכו כל העם איש לביתו ויסב דויד לברך את ביתו׃