I Chronicles 17

Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj.
ויהי כאשר ישב דויד בביתו ויאמר דויד אל נתן הנביא הנה אנכי יושב בבית הארזים וארון ברית יהוה תחת יריעות׃
Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.
ויאמר נתן אל דויד כל אשר בלבבך עשה כי האלהים עמך׃
Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:
ויהי בלילה ההוא ויהי דבר אלהים אל נתן לאמר׃
Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi;
לך ואמרת אל דויד עבדי כה אמר יהוה לא אתה תבנה לי הבית לשבת׃
ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.
כי לא ישבתי בבית מן היום אשר העליתי את ישראל עד היום הזה ואהיה מאהל אל אהל וממשכן׃
Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
בכל אשר התהלכתי בכל ישראל הדבר דברתי את אחד שפטי ישראל אשר צויתי לרעות את עמי לאמר למה לא בניתם לי בית ארזים׃
Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
ועתה כה תאמר לעבדי לדויד כה אמר יהוה צבאות אני לקחתיך מן הנוה מן אחרי הצאן להיות נגיד על עמי ישראל׃
kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
ואהיה עמך בכל אשר הלכת ואכרית את כל אויביך מפניך ועשיתי לך שם כשם הגדולים אשר בארץ׃
kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe;
ושמתי מקום לעמי ישראל ונטעתיהו ושכן תחתיו ולא ירגז עוד ולא יוסיפו בני עולה לבלתו כאשר בראשונה׃
kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
ולמימים אשר צויתי שפטים על עמי ישראל והכנעתי את כל אויביך ואגד לך ובית יבנה לך יהוה׃
Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.
והיה כי מלאו ימיך ללכת עם אבתיך והקימותי את זרעך אחריך אשר יהיה מבניך והכינותי את מלכותו׃
Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam.
הוא יבנה לי בית וכננתי את כסאו עד עולם׃
Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi.
אני אהיה לו לאב והוא יהיה לי לבן וחסדי לא אסיר מעמו כאשר הסירותי מאשר היה לפניך׃
Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.
והעמדתיהו בביתי ובמלכותי עד העולם וכסאו יהיה נכון עד עולם׃
Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.
ככל הדברים האלה וככל החזון הזה כן דבר נתן אל דויד׃
Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie?
ויבא המלך דויד וישב לפני יהוה ויאמר מי אני יהוה אלהים ומי ביתי כי הביאתני עד הלם׃
Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto eĉ por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.
ותקטן זאת בעיניך אלהים ותדבר על בית עבדך למרחוק וראיתני כתור האדם המעלה יהוה אלהים׃
Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.
מה יוסיף עוד דויד אליך לכבוד את עבדך ואתה את עבדך ידעת׃
Ho Eternulo, por Via servanto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri ĉian grandecon.
יהוה בעבור עבדך וכלבך עשית את כל הגדולה הזאת להדיע את כל הגדלות׃
Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj.
יהוה אין כמוך ואין אלהים זולתך בכל אשר שמענו באזנינו׃
Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?
ומי כעמך ישראל גוי אחד בארץ אשר הלך האלהים לפדות לו עם לשום לך שם גדלות ונראות לגרש מפני עמך אשר פדית ממצרים גוים׃
Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
ותתן את עמך ישראל לך לעם עד עולם ואתה יהוה היית להם לאלהים׃
Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, veriĝu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.
ועתה יהוה הדבר אשר דברת על עבדך ועל ביתו יאמן עד עולם ועשה כאשר דברת׃
Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaŭ Vi.
ויאמן ויגדל שמך עד עולם לאמר יהוה צבאות אלהי ישראל אלהים לישראל ובית דויד עבדך נכון לפניך׃
Ĉar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuraĝon preĝi antaŭ Vi.
כי אתה אלהי גלית את אזן עבדך לבנות לו בית על כן מצא עבדך להתפלל לפניך׃
Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto ĉi tiun bonaĵon.
ועתה יהוה אתה הוא האלהים ותדבר על עבדך הטובה הזאת׃
Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.
ועתה הואלת לברך את בית עבדך להיות לעולם לפניך כי אתה יהוה ברכת ומברך לעולם׃