Luke 18

Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,
耶稣设一个比喻,是要人常常祷告,不可灰心。
dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
说:某城里有一个官,不惧怕 神,也不尊重世人。
kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.
那城里有个寡妇,常到他那里,说:我有一个对头,求你给我伸冤。
Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
他多日不准。后来心里说:我虽不惧怕 神,也不尊重世人,
tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.
只因这寡妇烦扰我,我就给她伸冤吧,免得她常来缠磨我!
Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.
主说:你们听这不义之官所说的话。
Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
 神的选民昼夜呼籲他,他纵然为他们忍了多时,岂不终久给他们伸冤吗?
Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?
我告诉你们,要快快的给他们伸冤了。然而,人子来的时候,遇得见世上有信德吗?
Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
耶稣向那些仗著自己是义人,藐视别人的,设一个比喻,
Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
说:有两个人上殿里去祷告:一个是法利赛人,一个是税吏。
La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.
法利赛人站著,自言自语的祷告说: 神啊,我感谢你,我不像别人勒索、不义、奸淫,也不像这个税吏。
Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.
我一个礼拜禁食两次,凡我所得的都捐上十分之一。
Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
那税吏远远的站著,连举目望天也不敢,只捶著胸说: 神啊,开恩可怜我这个罪人!
Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
我告诉你们,这人回家去比那人倒算为义了;因为,凡自高的,必降为卑;自卑的,必升为高。
Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.
有人抱著自己的婴孩来见耶稣,要他摸他们;门徒看见就责备那些人。
Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
耶稣却叫他们来,说:让小孩子到我这里来,不要禁止他们;因为在 神国的正是这样的人。
Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
我实在告诉你们,凡要承受 神国的,若不像小孩子,断不能进去。
Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
有一个官问耶稣说:良善的夫子,我该做什么事才可以承受永生?
Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
耶稣对他说:你为什么称我是良善的?除了 神一位之外,再没有良善的。
Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
诫命你是晓得的:不可奸淫;不可杀人;不可偷盗;不可作假见证;当孝敬父母。
Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
那人说:这一切我从小都遵守了。
Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
耶稣听见了,就说:你还缺少一件:要变卖你一切所有的,分给穷人,就必有财宝在天上;你还要来跟从我。
Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.
他听见这话,就甚忧愁,因为他很富足。
Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
耶稣看见他,就说:有钱财的人进 神的国是何等的难哪!
Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
骆驼穿过针的眼比财主进 神的国还容易呢!
Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
听见的人说:这样,谁能得救呢?
Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
耶稣说:在人所不能的事,在 神却能。
Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
彼得说:看哪,我们已经撇下自己所有的跟从你了。
Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
耶稣说:我实在告诉你们,人为 神的国撇下房屋,或是妻子、弟兄、父母、儿女,
kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
没有在今世不得百倍,在来世不得永生的。
Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
耶稣带著十二个门徒,对他们说:看哪,我们上耶路撒冷去,先知所写的一切事都要成就在人子身上。
Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
他将要被交给外邦人,他们要戏弄他,凌辱他,吐唾沫在他脸上,
kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
并要鞭打他,杀害他;第三日他要复活。
Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
这些事门徒一样也不懂得,意思乃是隐藏的;他们不晓得所说的是什么。
Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
耶稣将近耶利哥的时候,有一个瞎子坐在路旁讨饭。
kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
听见许多人经过,就问是什么事。
Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
他们告诉他,是拿撒勒人耶稣经过。
Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
他就呼叫说:大卫的子孙耶稣啊,可怜我吧!
Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
在前头走的人就责备他,不许他作声;他却越发喊叫说:大卫的子孙,可怜我吧!
Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
耶稣站住,吩咐把他领过来,到了跟前,就问他说:
Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
你要我为你做什么?他说:主啊,我要能看见。
Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
耶稣说:你可以看见!你的信救了你了。
Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.
瞎子立刻看见了,就跟随耶稣,一路归荣耀与 神。众人看见这事,也讚美 神。