John 13

Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.
逾越节以前,耶稣知道自己离世归父的时候到了。他既然爱世间属自己的人,就爱他们到底。
Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
吃晚饭的时候,魔鬼已将卖耶稣的意思放在西门的儿子加略人犹大心里。
Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
耶稣知道父已将万有交在他手里,且知道自己是从 神出来的,又要归到 神那里去,
leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis.
就离席站起来,脱了衣服,拿一条手巾束腰,
Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
随后把水倒在盆里,就洗门徒的脚,并用自己所束的手巾擦干。
Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn?
挨到西门彼得,彼得对他说:主啊,你洗我的脚吗?
Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
耶稣回答说:我所做的,你如今不知道,后来必明白。
Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
彼得说:你永不可洗我的脚!耶稣说:我若不洗你,你就与我无分了。
Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon.
西门彼得说:主啊,不但我的脚,连手和头也要洗。
Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj.
耶稣说:凡洗过澡的人,只要把脚一洗,全身就干净了。你们是干净的,然而不都是干净的。
Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.
耶稣原知道要卖他的是谁,所以说:你们不都是干净的。
Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi?
耶稣洗完了他们的脚,就穿上衣服,又坐下,对他们说:我向你们所做的,你们明白吗?
Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas.
你们称呼我夫子,称呼我主,你们说的不错,我本来是。
Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn.
我是你们的主,你们的夫子,尚且洗你们的脚,你们也当彼此洗脚。
Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.
我给你们做了榜样,叫你们照著我向你们所做的去做。
Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
我实实在在的告诉你们,仆人不能大于主人,差人也不能大于差他的人。
Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.
你们既知道这事,若是去行就有福了。
Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon.
我这话不是指著你们众人说的,我知道我所拣选的是谁。现在要应验经上的话,说:同我吃饭的人用脚踢我。
De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas.
如今事情还没有成就,我要先告诉你们,叫你们到事情成就的时候可以信我是基督。
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
我实实在在的告诉你们,有人接待我所差遣的,就是接待我;接待我,就是接待那差遣我的。
Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
耶稣说了这话,心里忧愁,就明说:我实实在在的告诉你们,你们中间有一个人要卖我了。
Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
门徒彼此对看,猜不透所说的是谁。
Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.
有一个门徒,是耶稣所爱的,侧身挨近耶稣的怀里。
Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
西门彼得点头对他说:你告诉我们,主是指著谁说的。
Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas?
那门徒便就势靠著耶稣的胸膛,问他说:主啊,是谁呢?
Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon.
耶稣回答说:我蘸一点饼给谁,就是谁。耶稣就蘸了一点饼,递给加略人西门的儿子犹大。
Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste.
他吃了以后,撒但就入了他的心。耶稣便对他说:你所做的,快做吧!
Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion.
同席的人没有一个知道是为什么对他说这话。
Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj.
有人因犹大带著钱囊,以为耶稣是对他说:你去买我们过节所应用的东西,或是叫他拿什么赒济穷人。
Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
犹大受了那点饼,立刻就出去。那时候是夜间了。
Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
他既出去,耶稣就说:如今人子得了荣耀, 神在人子身上也得了荣耀。
kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
 神要因自己荣耀人子,并且要快快的荣耀他。
Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras.
小子们,我还有不多的时候与你们同在;后来你们要找我,但我所去的地方你们不能到。这话我曾对犹太人说过,如今也照样对你们说。
Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
我赐给你们一条新命令,乃是叫你们彼此相爱;我怎样爱你们,你们也要怎样相爱。
Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
你们若有彼此相爱的心,众人因此就认出你们是我的门徒了。
Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.
西门彼得问耶稣说:主往那里去?耶稣回答说:我所去的地方,你现在不能跟我去,后来却要跟我去。
Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.
彼得说:主啊,我为什么现在不能跟你去?我愿意为你舍命!
Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
耶稣说:你愿意为我舍命吗?我实实在在的告诉你,鸡叫以先,你要三次不认我。