I Thessalonians 5

Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.
弟兄们,论到时候、日期,不用写信给你们;
Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.
因为你们自己明明晓得,主的日子来到,好像夜间的贼一样。
Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.
人正说平安稳妥的时候,灾祸忽然临到他们,如同产难临到怀胎的妇人一样。他们绝不能逃脱。
Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;
弟兄们,你们却不在黑暗里,叫那日子临到你们像贼一样。
ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;
你们都是光明之子,都是白昼之子。我们不是属黑夜的,也不是属幽暗的。
tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
所以我们不要睡觉像别人一样,总要儆醒谨守。
Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.
因为睡了的人是在夜间睡,醉了的人是在夜间醉。
Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.
但我们既然属乎白昼,就应当谨守,把信和爱当作护心镜遮胸,把得救的盼望当作头盔戴上。
Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
因为 神不是预定我们受刑,乃是预定我们借著我们主耶稣基督得救。
kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.
他替我们死,叫我们无论醒著、睡著,都与他同活。
Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
所以,你们该彼此劝慰,互相建立,正如你们素常所行的。
Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,
弟兄们,我们劝你们敬重那在你们中间劳苦的人,就是在主里面治理你们、劝戒你们的。
kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.
又因他们所做的工,用爱心格外尊重他们。你们也要彼此和睦。
Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.
我们又劝弟兄们,要警戒不守规矩的人,勉励灰心的人,扶助软弱的人,也要向众人忍耐。
Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.
你们要谨慎,无论是谁都不可以恶报恶;或是彼此相待,或是待众人,常要追求良善。
Ĝoju ĉiam;
要常常喜乐,
preĝu senĉese;
不住的祷告,
pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.
凡事谢恩;因为这是 神在基督耶稣里向你们所定的旨意。
Ne estingu la Spiriton;
不要消灭圣灵的感动;
ne malestimu profetaĵojn;
不要藐视先知的讲论。
elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;
但要凡事察验,善美的要持守,
detenu vin de ĉia formo de malbono.
各样的恶事要禁戒不做。
Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
愿赐平安的 神亲自使你们全然成圣!又愿你们的灵与魂与身子得蒙保守,在我主耶稣基督降临的时候完全无可指摘!
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.
那召你们的本是信实的,他必成就这事。
Fratoj, preĝu por ni.
请弟兄们为我们祷告。
Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso.
与众弟兄亲嘴问安,务要圣洁。
Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.
我指著主嘱咐你们,要把这信念给众弟兄听。
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
愿我主耶稣基督的恩常与你们同在!