I Chronicles 9

以色列人都按家谱计算,写在以色列诸王记上。犹大人因犯罪就被掳到巴比伦。
Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
先从巴比伦回来,住在自己地业城邑中的有以色列人、祭司、利未人、尼提宁的首领。
La unuaj loĝantoj, kiuj loĝis en siaj posedaĵoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
住在耶路撒冷的有犹大人、便雅悯人、以法莲人、玛拿西人。
En Jerusalem loĝis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:
犹大儿子法勒斯的子孙中有乌太。乌太是亚米忽的儿子;亚米忽是暗利的儿子;暗利是音利的儿子;音利是巴尼的儿子。
Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;
示罗的子孙中有长子亚帅雅和他的众子。
kaj el la Ŝiloanoj: Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;
谢拉的子孙中有耶乌利和他的弟兄,共六百九十人。
el la idoj de Zeraĥ: Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent naŭdek;
便雅悯人中有哈西努的曾孙、何达威雅的孙子、米书兰的儿子撒路,
el la Benjamenidoj: Salu, filo de Meŝulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,
又有耶罗罕的儿子伊比尼雅,米基立的孙子、乌西的儿子以拉,伊比尼雅的曾孙、流珥的孙子、示法提雅的儿子米书兰,
kaj Jibneja, filo de Jeroĥam, Ela, filo de Uzi, filo de Miĥri, kaj Meŝulam, filo de Ŝefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;
和他们的族弟兄,按著家谱计算共有九百五十六名。这些人都是他们的族长。
kaj iliaj fratoj laŭ sia deveno, naŭcent kvindek ses. Ĉiuj ĉi tiuj estis ĉefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.
祭司中有耶大雅、耶何雅立、雅斤,
Kaj el la pastroj: Jedaja, Jehojarib, Jaĥin;
还有管理 神殿希勒家的儿子亚萨利雅。希勒家是米书兰的儿子;米书兰是撒督的儿子;撒督是米拉约的儿子;米拉约是亚希突的儿子。
Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio;
有玛基雅的曾孙、巴施户珥的孙子、耶罗罕的儿子亚大雅,又有亚第业的儿子玛赛;亚第业是雅希细拉的儿子;雅希细拉是米书兰的儿子;米书兰是米实利密的儿子;米实利密是音麦的儿子。
kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer;
他们和众弟兄都是族长,共有一千七百六十人,是善于做 神殿使用之工的。
kaj iliaj fratoj, ĉefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio.
利未人米拉利的子孙中,有哈沙比雅的曾孙、押利甘的孙子、哈述的儿子示玛雅。
El la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, el la idoj de Merari;
有拔巴甲、黑勒施、迦拉,并亚萨的曾孙、细基利的孙子、米迦的儿子玛探雅,
kaj Bakbakar, Ĥereŝ, Galal, Matanja, filo de Miĥa, filo de Ziĥri, filo de Asaf,
又有耶杜顿的曾孙、迦拉的孙子、示玛雅的儿子俄巴底,还有以利加拿的孙子、亚撒的儿子比利家。他们都住在尼陀法人的村庄。
Obadja, filo de Ŝemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Bereĥja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu loĝis en la vilaĝoj de la Netofaanoj.
守门的是沙龙、亚谷、达们、亚希幔,和他们的弟兄;沙龙为长。
Kaj la pordegistoj: Ŝalum, Akub, Talmon, Aĥiman, kaj iliaj fratoj; Ŝalum estis la ĉefo.
从前这些人看守朝东的王门,如今是利未营中守门的。
Kaj ĝis nun ĉe la reĝa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.
可拉的曾孙、以比雅撒的孙子、可利的儿子沙龙,和他的族弟兄可拉人都管理使用之工,并守会幕的门。他们的祖宗曾管理耶和华的营盘,又把守营门。
Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.
从前以利亚撒的儿子非尼哈管理他们,耶和华也与他同在。
Pineĥas, filo de Eleazar, en la antaŭa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li.
米施利米雅的儿子撒迦利雅是看守会幕之门的。
Zeĥarja, filo de Meŝelemja, estis pordisto ĉe la tabernaklo de kunveno.
被选守门的人共有二百一十二名。他们在自己的村庄,按著家谱计算,是大卫和先见撒母耳所派当这紧要职任的。
La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco.
他们和他们的子孙按著班次看守耶和华殿的门,就是会幕的门。
Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laŭ deĵoroj.
在东西南北,四方都有守门的。
Ĉe la kvar flankoj estis la pordegistoj: oriente, okcidente, norde, kaj sude.
他们的族弟兄住在村庄,每七日来与他们换班。
Iliaj fratoj estis en siaj vilaĝoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.
这四个门领都是利未人,各有紧要的职任,看守 神殿的仓库。
Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.
他们住在 神殿的四围,是因委托他们守殿,要每日早晨开门。
Ili noktadis ĉirkaŭ la domo de Dio, ĉar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi ĉiumatene.
利未人中有管理使用器皿的,按著数目拿出拿入;
Parto el ili estis super ĉiuj vazoj de la servado, laŭkalkule ili enportadis kaj laŭkalkule elportadis.
又有人管理器具和圣所的器皿,并细面、酒、油、乳香、香料。
Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri ĉiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromaĵoj.
祭司中有人用香料做膏油。
El la pastridoj kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj.
利未人玛他提雅是可拉族沙龙的长子,他紧要的职任是管理盘中烤的物。
Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de Ŝalum, Koraĥido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.
他们族弟兄哥辖子孙中,有管理陈设饼的,每安息日预备摆列。
Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por ĉiu sabato.
歌唱的有利未人的族长,住在属殿的房屋,昼夜供职,不做别样的工。
La kantistoj, ĉefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la ĉambroj, ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.
以上都是利未人著名的族长,住在耶路撒冷。
Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili loĝis en Jerusalem.
在基遍住的有基遍的父亲耶利。他的妻名叫玛迦;
En Gibeon loĝis: Jeiel, la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa —
他长子是亚伯顿。他又生苏珥、基士、巴力、尼珥、拿答、
kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kiŝ, Baal, Ner, Nadab,
基多、亚希约、撒迦利雅、米基罗。
Gedor, Aĥjo, Zeĥarja, kaj Miklot.
米基罗生示米暗。这些人和他们的弟兄在耶路撒冷对面居住。
Miklot naskigis Ŝimamon. Ili ankaŭ apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj.
尼珥生基士;基士生扫罗;扫罗生约拿单、麦基舒亚、亚比拿达、伊施巴力。
Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.
约拿单的儿子是米力巴力【即米非波设】;米力巴力生米迦。
La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan.
米迦的儿子是毗敦、米勒、他利亚、亚哈斯。
La filoj de Miĥa estis: Piton, Meleĥ, kaj Taĥrea,
亚哈斯生雅拉;雅拉生亚拉篾、亚斯玛威、心利;心利生摩撒;
kaj Aĥaz — li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan;
摩撒生比尼亚;比尼亚生利法雅;利法雅的儿子是以利亚萨;以利亚萨的儿子是亚悉。
Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.
亚悉有六个儿子,他们的名字是亚斯利干、波基路、以实玛利、示亚利雅、俄巴底雅、哈难。这都是亚悉的儿子。
Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Tio estis la filoj de Acel.