Matthew 25

Тоді Царство Небесне буде подібне до десяти дів, що побрали каганці свої, та й пішли зустрічати молодого.
Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.
П'ять же з них нерозумні були, а п'ять мудрі.
Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
Нерозумні ж, узявши каганці, не взяли із собою оливи.
La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;
А мудрі набрали оливи в посудинки разом із своїми каганцями.
sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
А коли забаривсь молодий, то всі задрімали й поснули.
Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.
А опівночі крик залунав: Ось молодий, виходьте назустріч!
Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.
Схопились тоді всі ті діви, і каганці свої наготували.
Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.
Нерозумні ж сказали до мудрих: Дайте нам із своєї оливи, бо наші каганці ось гаснуть.
Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.
Мудрі ж відповіли та сказали: Щоб, бува, нам і вам не забракло, краще вдайтеся до продавців, і купіть собі.
Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.
І як вони купувати пішли, то прибув молодий; і готові ввійшли на весілля з ним, і замкнені двері були.
Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.
А потім прийшла й решта дів і казала: Пане, пане, відчини нам!
Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.
Він же в відповідь їм проказав: Поправді кажу вам, не знаю я вас!
Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas.
Тож пильнуйте, бо не знаєте ні дня, ні години, коли прийде Син Людський!
Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.
Так само ж один чоловік, як відходив, покликав своїх рабів і передав їм добро своє.
Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn.
І одному він дав п'ять талантів, а другому два, а тому один, кожному за спроможністю його. І відійшов.
Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis.
А той, що взяв п'ять талантів, негайно пішов і орудував ними, і набув він п'ять інших талантів.
Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.
Так само ж і той, що взяв два і він ще два інших набув.
Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.
А той, що одного взяв, пішов та й закопав його в землю, і сховав срібло пана свого.
Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro.
По довгому ж часі вернувся пан тих рабів, та й від них зажадав обрахунку.
Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.
І прийшов той, що взяв п'ять талантів, приніс іще п'ять талантів і сказав: Пане мій, п'ять талантів мені передав ти, ось я здобув інші п'ять талантів.
Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.
Сказав же йому його пан: Гаразд, рабе добрий і вірний! Ти в малому був вірний, над великим поставлю тебе, увійди до радощів пана свого!
Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.
Підійшов же й той, що взяв два таланти, і сказав: Два таланти мені передав ти, ось іще два таланти здобув я.
Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.
казав йому пан його: Гаразд, рабе добрий і вірний! Ти в малому був вірний, над великим поставлю тебе, увійди до радощів пана свого!
Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.
Підійшов же і той, що одного таланта взяв, і сказав: Я знав тебе, пане, що тверда ти людина, ти жнеш, де не сіяв, і збираєш, де не розсипав.
Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis;
І я побоявся, пішов і таланта твого сховав у землю. Ото маєш своє...
kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon.
І відповів його пан і сказав йому: Рабе лукавий і лінивий! Ти знав, що я жну, де не сіяв, і збираю, де не розсипав?
Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis;
Тож тобі було треба віддати гроші мої грошомінам, і, вернувшись, я взяв би з прибутком своє.
pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento.
Візьміть же від нього таланта, і віддайте тому, що десять талантів він має.
Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn.
Бо кожному, хто має, дасться йому та й додасться, хто ж не має, забереться від нього й те, що він має.
Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita.
А раба непотрібного вкиньте до зовнішньої темряви, буде плач там і скрегіт зубів!
Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Коли ж прийде Син Людський у славі Своїй, і всі Анголи з Ним, тоді Він засяде на престолі слави Своєї.
Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
І перед Ним усі народи зберуться, і Він відділить одного від одного їх, як відділяє вівчар овець від козлів.
kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj;
І поставить Він вівці праворуч Себе, а козлята ліворуч.
kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
Тоді скаже Цар тим, хто праворуч Його: Прийдіть, благословенні Мого Отця, посядьте Царство, уготоване вам від закладин світу.
Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
Бо Я голодував був і ви нагодували Мене, прагнув і ви напоїли Мене, мандрівником Я був і Мене прийняли ви.
ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;
Був нагий і Мене зодягли ви, слабував і Мене ви відвідали, у в'язниці Я був і прийшли ви до Мене.
nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
Тоді відповідять Йому праведні й скажуть: Господи, коли то Тебе ми голодного бачили і нагодували, або спрагненого і напоїли?
Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin?
Коли то Тебе мандрівником ми бачили і прийняли, чи нагим і зодягли?
Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis?
Коли то Тебе ми недужого бачили, чи в в'язниці і до Тебе прийшли?
Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi?
Цар відповість і промовить до них: Поправді кажу вам: що тільки вчинили ви одному з найменших братів Моїх цих, те Мені ви вчинили.
Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
Тоді скаже й тим, хто ліворуч: Ідіть ви від Мене, прокляті, у вічний огонь, що дияволові та його посланцям приготований.
Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj;
Бо Я голодував був і не нагодували Мене, прагнув і ви не напоїли Мене,
ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;
мандрівником Я був і не прийняли ви Мене, був нагий і не зодягли ви Мене, слабий і в в'язниці і Мене не відвідали ви.
mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.
Тоді відповідять і вони, промовляючи: Господи, коли то Тебе ми голодного бачили, або спрагненого, або мандрівником, чи нагого, чи недужого, чи в в'язниці і не послужили Тобі?
Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi?
Тоді Він відповість їм і скаже: Поправді кажу вам: чого тільки одному з найменших цих ви не вчинили, Мені не вчинили!
Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.
І ці підуть на вічную муку, а праведники на вічне життя.
Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.