Lamentations 5

זכר יהוה מה היה לנו הביט וראה את חרפתנו׃
Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
נחלתנו נהפכה לזרים בתינו לנכרים׃
Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
יתומים היינו אין אב אמתינו כאלמנות׃
Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
מימינו בכסף שתינו עצינו במחיר יבאו׃
Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
על צוארנו נרדפנו יגענו לא הונח לנו׃
Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
מצרים נתנו יד אשור לשבע לחם׃
Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano.
אבתינו חטאו אינם אנחנו עונתיהם סבלנו׃
Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
עבדים משלו בנו פרק אין מידם׃
Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
בנפשנו נביא לחמנו מפני חרב המדבר׃
Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.
עורנו כתנור נכמרו מפני זלעפות רעב׃
Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.
נשים בציון ענו בתלת בערי יהודה׃
La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
שרים בידם נתלו פני זקנים לא נהדרו׃
La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
בחורים טחון נשאו ונערים בעץ כשלו׃
La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
זקנים משער שבתו בחורים מנגינתם׃
La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
שבת משוש לבנו נהפך לאבל מחלנו׃
Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
נפלה עטרת ראשנו אוי נא לנו כי חטאנו׃
Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
על זה היה דוה לבנו על אלה חשכו עינינו׃
Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
על הר ציון ששמם שועלים הלכו בו׃
Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi.
אתה יהוה לעולם תשב כסאך לדר ודור׃
Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
למה לנצח תשכחנו תעזבנו לארך ימים׃
Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
השיבנו יהוה אליך ונשוב חדש ימינו כקדם׃
Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
כי אם מאס מאסתנו קצפת עלינו עד מאד׃
Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.