Genesis 21

ויהוה פקד את שרה כאשר אמר ויעש יהוה לשרה כאשר דבר׃
Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
ותהר ותלד שרה לאברהם בן לזקניו למועד אשר דבר אתו אלהים׃
Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
ויקרא אברהם את שם בנו הנולד לו אשר ילדה לו שרה יצחק׃
Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
וימל אברהם את יצחק בנו בן שמנת ימים כאשר צוה אתו אלהים׃
Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
ואברהם בן מאת שנה בהולד לו את יצחק בנו׃
Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.
ותאמר שרה צחק עשה לי אלהים כל השמע יצחק לי׃
Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.
ותאמר מי מלל לאברהם היניקה בנים שרה כי ילדתי בן לזקניו׃
Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.
ויגדל הילד ויגמל ויעש אברהם משתה גדול ביום הגמל את יצחק׃
Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
ותרא שרה את בן הגר המצרית אשר ילדה לאברהם מצחק׃
Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas.
ותאמר לאברהם גרש האמה הזאת ואת בנה כי לא יירש בן האמה הזאת עם בני עם יצחק׃
Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
וירע הדבר מאד בעיני אברהם על אודת בנו׃
Kaj la afero forte malplaĉis al Abraham pro lia filo.
ויאמר אלהים אל אברהם אל ירע בעיניך על הנער ועל אמתך כל אשר תאמר אליך שרה שמע בקלה כי ביצחק יקרא לך זרע׃
Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
וגם את בן האמה לגוי אשימנו כי זרעך הוא׃
Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo.
וישכם אברהם בבקר ויקח לחם וחמת מים ויתן אל הגר שם על שכמה ואת הילד וישלחה ותלך ותתע במדבר באר שבע׃
Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.
ויכלו המים מן החמת ותשלך את הילד תחת אחד השיחם׃
Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.
ותלך ותשב לה מנגד הרחק כמטחוי קשת כי אמרה אל אראה במות הילד ותשב מנגד ותשא את קלה ותבך׃
Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.
וישמע אלהים את קול הנער ויקרא מלאך אלהים אל הגר מן השמים ויאמר לה מה לך הגר אל תיראי כי שמע אלהים אל קול הנער באשר הוא שם׃
Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
קומי שאי את הנער והחזיקי את ידך בו כי לגוי גדול אשימנו׃
Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li.
ויפקח אלהים את עיניה ותרא באר מים ותלך ותמלא את החמת מים ותשק את הנער׃
Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
ויהי אלהים את הנער ויגדל וישב במדבר ויהי רבה קשת׃
Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto.
וישב במדבר פארן ותקח לו אמו אשה מארץ מצרים׃
Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.
ויהי בעת ההוא ויאמר אבימלך ופיכל שר צבאו אל אברהם לאמר אלהים עמך בכל אשר אתה עשה׃
Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;
ועתה השבעה לי באלהים הנה אם תשקר לי ולניני ולנכדי כחסד אשר עשיתי עמך תעשה עמדי ועם הארץ אשר גרתה בה׃
nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.
ויאמר אברהם אנכי אשבע׃
Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.
והוכח אברהם את אבימלך על אדות באר המים אשר גזלו עבדי אבימלך׃
Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ.
ויאמר אבימלך לא ידעתי מי עשה את הדבר הזה וגם אתה לא הגדת לי וגם אנכי לא שמעתי בלתי היום׃
Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.
ויקח אברהם צאן ובקר ויתן לאבימלך ויכרתו שניהם ברית׃
Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon.
ויצב אברהם את שבע כבשת הצאן לבדהן׃
Kaj Abraham starigis sep ŝafidojn aparte.
ויאמר אבימלך אל אברהם מה הנה שבע כבשת האלה אשר הצבת לבדנה׃
Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte?
ויאמר כי את שבע כבשת תקח מידי בעבור תהיה לי לעדה כי חפרתי את הבאר הזאת׃
Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
על כן קרא למקום ההוא באר שבע כי שם נשבעו שניהם׃
Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.
ויכרתו ברית בבאר שבע ויקם אבימלך ופיכל שר צבאו וישבו אל ארץ פלשתים׃
Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj.
ויטע אשל בבאר שבע ויקרא שם בשם יהוה אל עולם׃
Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
ויגר אברהם בארץ פלשתים ימים רבים׃
Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj longan tempon.