kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo;
ואת מזבח הקטרת ואת בדיו ואת שמן המשחה ואת קטרת הסמים ואת מסך הפתח לפתח המשכן׃
Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.
ויבאו כל איש אשר נשאו לבו וכל אשר נדבה רוחו אתו הביאו את תרומת יהוה למלאכת אהל מועד ולכל עבדתו ולבגדי הקדש׃
Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
ויבאו האנשים על הנשים כל נדיב לב הביאו חח ונזם וטבעת וכומז כל כלי זהב וכל איש אשר הניף תנופת זהב ליהוה׃
Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin.
כל מרים תרומת כסף ונחשת הביאו את תרומת יהוה וכל אשר נמצא אתו עצי שטים לכל מלאכת העבדה הביאו׃
Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.
כל איש ואשה אשר נדב לבם אתם להביא לכל המלאכה אשר צוה יהוה לעשות ביד משה הביאו בני ישראל נדבה ליהוה׃
Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.
מלא אתם חכמת לב לעשות כל מלאכת חרש וחשב ורקם בתכלת ובארגמן בתולעת השני ובשש וארג עשי כל מלאכה וחשבי מחשבת׃