Exodus 36

Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj ĉiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis saĝon kaj prudenton, por ke ili sciu fari ĉiun laboron por la servado en la sanktejo, laŭ ĉio, kion ordonis la Eternulo.
ועשה בצלאל ואהליאב וכל איש חכם לב אשר נתן יהוה חכמה ותבונה בהמה לדעת לעשת את כל מלאכת עבדת הקדש לכל אשר צוה יהוה׃
Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin.
ויקרא משה אל בצלאל ואל אהליאב ואל כל איש חכם לב אשר נתן יהוה חכמה בלבו כל אשר נשאו לבו לקרבה אל המלאכה לעשת אתה׃
Kaj ili prenis de Moseo ĉiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraŭ plue oferdonojn ĉiumatene.
ויקחו מלפני משה את כל התרומה אשר הביאו בני ישראל למלאכת עבדת הקדש לעשת אתה והם הביאו אליו עוד נדבה בבקר בבקר׃
Kaj venis ĉiuj saĝuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, ĉiu venis de sia laboro, kiun li faris.
ויבאו כל החכמים העשים את כל מלאכת הקדש איש איש ממלאכתו אשר המה עשים׃
Kaj ili diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.
ויאמרו אל משה לאמר מרבים העם להביא מדי העבדה למלאכה אשר צוה יהוה לעשת אתה׃
Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti.
ויצו משה ויעבירו קול במחנה לאמר איש ואשה אל יעשו עוד מלאכה לתרומת הקדש ויכלא העם מהביא׃
Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.
והמלאכה היתה דים לכל המלאכה לעשות אתה והותר׃
Kaj ĉiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapiŝojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.
ויעשו כל חכם לב בעשי המלאכה את המשכן עשר יריעת שש משזר ותכלת וארגמן ותולעת שני כרבים מעשה חשב עשה אתם׃
La longo de ĉiu tapiŝo estis dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por ĉiuj tapiŝoj.
ארך היריעה האחת שמנה ועשרים באמה ורחב ארבע באמה היריעה האחת מדה אחת לכל היריעת׃
Kaj li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaŭ unu kun la alia.
ויחבר את חמש היריעת אחת אל אחת וחמש יריעת חבר אחת אל אחת׃
Kaj li faris maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
ויעש ללאת תכלת על שפת היריעה האחת מקצה במחברת כן עשה בשפת היריעה הקיצונה במחברת השנית׃
Kvindek maŝojn li faris sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estis la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj estis reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
חמשים ללאת עשה ביריעה האחת וחמשים ללאת עשה בקצה היריעה אשר במחברת השנית מקבילת הללאת אחת אל אחת׃
Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo fariĝis unu tutaĵo.
ויעש חמשים קרסי זהב ויחבר את הירעת אחת אל אחת בקרסים ויהי המשכן אחד׃
Kaj li faris tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn li faris.
ויעש יריעת עזים לאהל על המשכן עשתי עשרה יריעת עשה אתם׃
La longo de ĉiu tapiŝo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la larĝo de ĉiu tapiŝo; unu mezuro estis por la dek unu tapiŝoj.
ארך היריעה האחת שלשים באמה וארבע אמות רחב היריעה האחת מדה אחת לעשתי עשרה יריעת׃
Kaj li kunigis kvin tapiŝojn aparte kaj la ceterajn ses tapiŝojn aparte.
ויחבר את חמש היריעת לבד ואת שש היריעת לבד׃
Kaj li faris kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.
ויעש ללאת חמשים על שפת היריעה הקיצנה במחברת וחמשים ללאת עשה על שפת היריעה החברת השנית׃
Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo.
ויעש קרסי נחשת חמשים לחבר את האהל להית אחד׃
Kaj li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.
ויעש מכסה לאהל ערת אלים מאדמים ומכסה ערת תחשים מלמעלה׃
Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.
ויעש את הקרשים למשכן עצי שטים עמדים׃
Dek ulnoj estis la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.
עשר אמת ארך הקרש ואמה וחצי האמה רחב הקרש האחד׃
Ĉiu tabulo havis du pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia; tiel li faris ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.
שתי ידת לקרש האחד משלבת אחת אל אחת כן עשה לכל קרשי המשכן׃
Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.
ויעש את הקרשים למשכן עשרים קרשים לפאת נגב תימנה׃
Kaj kvardek arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.
וארבעים אדני כסף עשה תחת עשרים הקרשים שני אדנים תחת הקרש האחד לשתי ידתיו ושני אדנים תחת הקרש האחד לשתי ידתיו׃
Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,
ולצלע המשכן השנית לפאת צפון עשה עשרים קרשים׃
kaj kvardek arĝentajn bazojn por ili, du bazojn sub ĉiu tabulo.
וארבעים אדניהם כסף שני אדנים תחת הקרש האחד ושני אדנים תחת הקרש האחד׃
Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.
ולירכתי המשכן ימה עשה ששה קרשים׃
Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.
ושני קרשים עשה למקצעת המשכן בירכתים׃
Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaŭ en la du anguloj.
והיו תואמם מלמטה ויחדו יהיו תמים אל ראשו אל הטבעת האחת כן עשה לשניהם לשני המקצעת׃
Kaj estis ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
והיו שמנה קרשים ואדניהם כסף ששה עשר אדנים שני אדנים שני אדנים תחת הקרש האחד׃
Kaj li faris riglilojn el akacia ligno: kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
ויעש בריחי עצי שטים חמשה לקרשי צלע המשכן האחת׃
kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
וחמשה בריחם לקרשי צלע המשכן השנית וחמשה בריחם לקרשי המשכן לירכתים ימה׃
Kaj li faris mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la alia.
ויעש את הבריח התיכן לברח בתוך הקרשים מן הקצה אל הקצה׃
Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.
ואת הקרשים צפה זהב ואת טבעתם עשה זהב בתים לבריחם ויצף את הבריחם זהב׃
Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur ĝi kerubojn.
ויעש את הפרכת תכלת וארגמן ותולעת שני ושש משזר מעשה חשב עשה אתה כרבים׃
Kaj li faris por ĝi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar arĝentajn bazojn.
ויעש לה ארבעה עמודי שטים ויצפם זהב וויהם זהב ויצק להם ארבעה אדני כסף׃
Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
ויעש מסך לפתח האהל תכלת וארגמן ותולעת שני ושש משזר מעשה רקם׃
kaj kvin kolonojn por ĝi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligaĵojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.
ואת עמודיו חמשה ואת וויהם וצפה ראשיהם וחשקיהם זהב ואדניהם חמשה נחשת׃