Isaiah 3

主─万军之耶和华从耶路撒冷和犹大,除掉众人所倚靠的,所仗赖的,就是所倚靠的粮,所仗赖的水;
Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo;
除掉勇士和战士,审判官和先知,占卜的和长老,
heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon,
五十夫长和尊贵人,谋士和有巧艺的,以及妙行法术的。
kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston.
主说:我必使孩童作他们的首领,使婴孩辖管他们。
Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
百姓要彼此欺压;各人受邻舍的欺压。少年人必侮慢老年人;卑贱人必侮慢尊贵人。
Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.
人在父家拉住弟兄,说:你有衣服,可以作我们的官长。这败落的事归在你手下吧!
Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.
那时,他必扬声说:我不作医治你们的人;因我家中没有粮食,也没有衣服,你们不可立我作百姓的官长。
Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.
耶路撒冷败落,犹大倾倒;因为他们的舌头和行为与耶和华反对,惹了他荣光的眼目。
Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
他们的面色证明自己的不正;他们述说自己的罪恶,并不隐瞒,好像所多玛一样。他们有祸了!因为作恶自害。
La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon.
你们要论义人说:他必享福乐,因为要吃自己行为所结的果子。
Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.
恶人有祸了!他必遭灾难!因为要照自己手所行的受报应。
Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.
至于我的百姓,孩童欺压他们,妇女辖管他们。我的百姓啊,引导你的使你走错,并毁坏你所行的道路。
Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
耶和华起来辩论,站著审判众民。
La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.
耶和华必审问他民中的长老和首领,说:吃尽葡萄园果子的就是你们;向贫穷人所夺的都在你们家中。
La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj.
主─万军之耶和华说:你们为何压制我的百姓,搓磨贫穷人的脸呢?
Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
耶和华又说:因为锡安的女子狂傲,行走挺项,卖弄眼目,俏步徐行,脚下玎珰,
Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj:
所以,主必使锡安的女子头长秃疮;耶和华又使她们赤露下体。
la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon.
到那日,主必除掉她们华美的脚钏、发网、月牙圈、
En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,
耳环、手镯、蒙脸的帕子、
la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn,
华冠、足鍊、华带、香盒、符囊、
la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,
戒指、鼻环、
la ringojn kaj la nazringojn,
吉服、外套、云肩、荷包、
la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,
手镜、细麻衣、裹头巾、蒙身的帕子。
la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.
必有臭烂代替馨香,绳子代替腰带,光秃代替美发,麻衣系腰代替华服,烙伤代替美容。
Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj.
你的男丁必倒在刀下;你的勇士必死在阵上。
Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.
锡安(原文是她)的城门必悲伤、哀号;她必荒凉坐在地上。
Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.