I Kings 4

所罗门作以色列众人的王。
Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.
他的臣子记在下面:撒督的儿子亚撒利雅作祭司,
Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;
示沙的两个儿子以利何烈、亚希亚作书记,亚希律的儿子约沙法作史官,
Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;
耶何耶大的儿子比拿雅作元帅,撒督和亚比亚他作祭司长,
kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
拿单的儿子亚撒利雅作众吏长,王的朋友拿单的儿子撒布得作领袖,
kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;
亚希煞作家宰,亚比大的儿子亚多尼兰掌管服苦的人。
kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
所罗门在以色列全地立了十二个官吏,使他们供给王和王家的食物,每年各人供给一月。
Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.
他们的名字记在下面:在以法莲山地有便户珥;
Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;
在玛迦斯、沙宾、伯‧示麦、以伦‧伯‧哈南有便底甲;
Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;
在亚鲁泊有便希悉,他管理梭哥和希弗全地;
Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;
在多珥山冈【或作全境】有便亚比拿达,他娶了所罗门的女儿他法为妻;
Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
在他纳和米吉多,并靠近撒拉他拿、耶斯列下边的伯善全地,从伯善到亚伯米何拉直到约念之外,有亚希律的儿子巴拿;
Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam;
在基列的拉末有便基别,他管理在基列的玛拿西子孙睚珥的城邑,巴珊的亚珥歌伯地的大城六十座,都有城墙和铜闩;
Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
在玛哈念有易多的儿子亚希拿达;
Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;
在拿弗他利有亚希玛斯,他也娶了所罗门的一个女儿巴实抹为妻;
Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
在亚设和亚禄有户筛的儿子巴拿;
Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;
在以萨迦有帕路亚的儿子约沙法;
Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;
在便雅悯有以拉的儿子示每;
Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
在基列地,就是从前属亚摩利王西宏和巴珊王噩之地,有乌利的儿子基别一人管理。
Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
犹大人和以色列人如同海边的沙那样多,都吃喝快乐。
Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.
所罗门统管诸国,从大河到非利士地,直到埃及的边界。所罗门在世的日子,这些国都进贡服事他。
Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
所罗门每日所用的食物:细面三十歌珥,粗面六十歌珥,
La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno,
肥牛十只,草场的牛二十只,羊一百只,还有鹿、羚羊、麃子,并肥禽。
dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
所罗门管理大河西边的诸王,以及从提弗萨直到迦萨的全地,四境尽都平安。
Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.
所罗门在世的日子,从但到别是巴的犹大人和以色列人都在自己的葡萄树下和无花果树下安然居住。
Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
所罗门有套车的马四万,还有马兵一万二千。
Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
那十二个官吏各按各月供给所罗门王,并一切与他同席之人的食物,一无所缺。
Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.
众人各按各分,将养马与快马的大麦和干草送到官吏那里。
Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.
 神赐给所罗门极大的智慧聪明和广大的心,如同海沙不可测量。
Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.
所罗门的智慧超过东方人和埃及人的一切智慧。
Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.
他的智慧胜过万人,胜过以斯拉人以探,并玛曷的儿子希幔、甲各、达大的智慧。他的名声传扬在四围的列国。
Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
他作箴言三千句,诗歌一千零五首。
Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
他讲论草木,自黎巴嫩的香柏树直到墙上长的牛膝草,又讲论飞禽走兽、昆虫水族。
Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.
天下列王听见所罗门的智慧,就都差人来听他的智慧话。
Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.