I Kings 3

所罗门与埃及王法老结亲,娶了法老的女儿为妻,接她进入大卫城,直等到造完了自己的宫和耶和华的殿,并耶路撒冷周围的城墙。
Kaj Salomono boparenciĝis kun Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis ŝin en la urbon de David, ĝis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem ĉirkaŭe.
当那些日子,百姓仍在邱坛献祭,因为还没有为耶和华的名建殿。
Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.
所罗门爱耶和华,遵行他父亲大卫的律例,只是还在邱坛献祭烧香。
Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj.
所罗门王上基遍去献祭;因为在那里有极大【或作出名】的邱坛,他在那坛上献一千牺牲作燔祭。
Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.
在基遍,夜间梦中,耶和华向所罗门显现,对他说:「你愿我赐你什么?你可以求。」
En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi.
所罗门说:「你仆人─我父亲大卫用诚实、公义、正直的心行在你面前,你就向他大施恩典,又为他存留大恩,赐他一个儿子坐在他的位上,正如今日一样。
Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
耶和华─我的 神啊,如今你使仆人接续我父亲大卫作王;但我是幼童,不知道应当怎样出入。
Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
仆人住在你所拣选的民中,这民多得不可胜数。
Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
所以求你赐我智慧,可以判断你的民,能辨别是非。不然,谁能判断这众多的民呢?」
Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?
所罗门因为求这事,就蒙主喜悦。
Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.
 神对他说:「你既然求这事,不为自己求寿、求富,也不求灭绝你仇敌的性命,单求智慧可以听讼,
Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,
我就应允你所求的,赐你聪明智慧,甚至在你以前没有像你的,在你以后也没有像你的。
tial jen Mi faras konforme al via parolo: jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
你所没有求的,我也赐给你,就是富足、尊荣,使你在世的日子,列王中没有一个能比你的。
Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo.
你若效法你父亲大卫,遵行我的道,谨守我的律例、诫命,我必使你长寿。」
Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
所罗门醒了,不料是个梦。他就回到耶路撒冷,站在耶和华的约柜前,献燔祭和平安祭,又为他众臣仆设摆筵席。
Kaj Salomono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj stariĝis antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj.
一日,有两个妓女来,站在王面前。
Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li.
一个说:「我主啊,我和这妇人同住一房;她在房中的时候,我生了一个男孩。
Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo.
我生孩子后第三日,这妇人也生了孩子。我们是同住的,除了我们二人之外,房中再没有别人。
En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo.
夜间,这妇人睡著的时候,压死了她的孩子。
Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li.
她半夜起来,趁我睡著,从我旁边把我的孩子抱去,放在她怀里,将她的死孩子放在我怀里。
Kaj ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi, kiam via servantino dormis, kaj kuŝigis lin ĉe sia brusto, kaj sian mortintan filon ŝi almetis al mia brusto.
天要亮的时候,我起来要给我的孩子吃奶,不料,孩子死了;及至天亮,我细细地察看,不是我所生的孩子。」
Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
那妇人说:「不然,活孩子是我的,死孩子是你的。」这妇人说:「不然,死孩子是你的,活孩子是我的。」她们在王面前如此争论。
Sed la dua virino diris: Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaŭ la reĝo.
王说:「这妇人说『活孩子是我的,死孩子是你的』,那妇人说『不然,死孩子是你的,活孩子是我的』」,
Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;
就吩咐说:「拿刀来!」人就拿刀来。
kaj la reĝo diris: Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo.
王说:「将活孩子劈成两半,一半给那妇人,一半给这妇人。」
Kaj la reĝo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.
活孩子的母亲为自己的孩子心里急痛,就说:「求我主将活孩子给那妇人吧,万不可杀他!」那妇人说:「这孩子也不归我,也不归你,把他劈了吧!」
Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris: Nek mi havu, nek vi; dishaku.
王说:「将活孩子给这妇人,万不可杀他;这妇人实在是他的母亲。」
Tiam la reĝo respondis kaj diris: Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin; ŝi estas ĝia patrino.
以色列众人听见王这样判断,就都敬畏他;因为见他心里有 神的智慧,能以断案。
Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.