Psalms 91

ישב בסתר עליון בצל שדי יתלונן׃
Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
אמר ליהוה מחסי ומצודתי אלהי אבטח בו׃
Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
כי הוא יצילך מפח יקוש מדבר הוות׃
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
באברתו יסך לך ותחת כנפיו תחסה צנה וסחרה אמתו׃
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
לא תירא מפחד לילה מחץ יעוף יומם׃
Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
מדבר באפל יהלך מקטב ישוד צהרים׃
Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
יפל מצדך אלף ורבבה מימינך אליך לא יגש׃
Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
רק בעיניך תביט ושלמת רשעים תראה׃
Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
כי אתה יהוה מחסי עליון שמת מעונך׃
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
לא תאנה אליך רעה ונגע לא יקרב באהלך׃
Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
כי מלאכיו יצוה לך לשמרך בכל דרכיך׃
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
על כפים ישאונך פן תגף באבן רגלך׃
Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
על שחל ופתן תדרך תרמס כפיר ותנין׃
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
כי בי חשק ואפלטהו אשגבהו כי ידע שמי׃
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
יקראני ואענהו עמו אנכי בצרה אחלצהו ואכבדהו׃
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
ארך ימים אשביעהו ואראהו בישועתי׃
Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.