Psalms 92

מזמור שיר ליום השבת טוב להדות ליהוה ולזמר לשמך עליון׃
Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
להגיד בבקר חסדך ואמונתך בלילות׃
Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,
עלי עשור ועלי נבל עלי הגיון בכנור׃
Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
כי שמחתני יהוה בפעלך במעשי ידיך ארנן׃
Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
מה גדלו מעשיך יהוה מאד עמקו מחשבתיך׃
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
איש בער לא ידע וכסיל לא יבין את זאת׃
Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
בפרח רשעים כמו עשב ויציצו כל פעלי און להשמדם עדי עד׃
Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
ואתה מרום לעלם יהוה׃
Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
כי הנה איביך יהוה כי הנה איביך יאבדו יתפרדו כל פעלי און׃
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
ותרם כראים קרני בלתי בשמן רענן׃
Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo.
ותבט עיני בשורי בקמים עלי מרעים תשמענה אזני׃
Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
צדיק כתמר יפרח כארז בלבנון ישגה׃
Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
שתולים בבית יהוה בחצרות אלהינו יפריחו׃
Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
עוד ינובון בשיבה דשנים ורעננים יהיו׃
Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj,
להגיד כי ישר יהוה צורי ולא עלתה בו׃
Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.