Psalms 90

תפלה למשה איש האלהים אדני מעון אתה היית לנו בדר ודר׃
Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
בטרם הרים ילדו ותחולל ארץ ותבל ומעולם עד עולם אתה אל׃
Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
תשב אנוש עד דכא ותאמר שובו בני אדם׃
Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
כי אלף שנים בעיניך כיום אתמול כי יעבר ואשמורה בלילה׃
Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
זרמתם שנה יהיו בבקר כחציר יחלף׃
Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
בבקר יציץ וחלף לערב ימולל ויבש׃
Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
כי כלינו באפך ובחמתך נבהלנו׃
Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
שת עונתינו לנגדך עלמנו למאור פניך׃
Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
כי כל ימינו פנו בעברתך כלינו שנינו כמו הגה׃
Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
ימי שנותינו בהם שבעים שנה ואם בגבורת שמונים שנה ורהבם עמל ואון כי גז חיש ונעפה׃
La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
מי יודע עז אפך וכיראתך עברתך׃
Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
למנות ימינו כן הודע ונבא לבב חכמה׃
Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.
שובה יהוה עד מתי והנחם על עבדיך׃
Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.
שבענו בבקר חסדך ונרננה ונשמחה בכל ימינו׃
Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
שמחנו כימות עניתנו שנות ראינו רעה׃
Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
יראה אל עבדיך פעלך והדרך על בניהם׃
Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
ויהי נעם אדני אלהינו עלינו ומעשה ידינו כוננה עלינו ומעשה ידינו כוננהו׃
Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.