Psalms 88

שיר מזמור לבני קרח למנצח על מחלת לענות משכיל להימן האזרחי יהוה אלהי ישועתי יום צעקתי בלילה נגדך׃
Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
תבוא לפניך תפלתי הטה אזנך לרנתי׃
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
כי שבעה ברעות נפשי וחיי לשאול הגיעו׃
Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
נחשבתי עם יורדי בור הייתי כגבר אין איל׃
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
במתים חפשי כמו חללים שכבי קבר אשר לא זכרתם עוד והמה מידך נגזרו׃
Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
שתני בבור תחתיות במחשכים במצלות׃
Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
עלי סמכה חמתך וכל משבריך ענית סלה׃
Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
הרחקת מידעי ממני שתני תועבות למו כלא ולא אצא׃
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
עיני דאבה מני עני קראתיך יהוה בכל יום שטחתי אליך כפי׃
Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
הלמתים תעשה פלא אם רפאים יקומו יודוך סלה׃
Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.
היספר בקבר חסדך אמונתך באבדון׃
Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
היודע בחשך פלאך וצדקתך בארץ נשיה׃
Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
ואני אליך יהוה שועתי ובבקר תפלתי תקדמך׃
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
למה יהוה תזנח נפשי תסתיר פניך ממני׃
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
עני אני וגוע מנער נשאתי אמיך אפונה׃
Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
עלי עברו חרוניך בעותיך צמתותני׃
Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
סבוני כמים כל היום הקיפו עלי יחד׃
Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
הרחקת ממני אהב ורע מידעי מחשך׃
Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.