Psalms 25

לדוד אליך יהוה נפשי אשא׃
Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.
אלהי בך בטחתי אל אבושה אל יעלצו איבי לי׃
Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
גם כל קויך לא יבשו יבשו הבוגדים ריקם׃
Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
דרכיך יהוה הודיעני ארחותיך למדני׃
Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
הדריכני באמתך ולמדני כי אתה אלהי ישעי אותך קויתי כל היום׃
Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
זכר רחמיך יהוה וחסדיך כי מעולם המה׃
Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
חטאות נעורי ופשעי אל תזכר כחסדך זכר לי אתה למען טובך יהוה׃
La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
טוב וישר יהוה על כן יורה חטאים בדרך׃
Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
ידרך ענוים במשפט וילמד ענוים דרכו׃
Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
כל ארחות יהוה חסד ואמת לנצרי בריתו ועדתיו׃
Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
למען שמך יהוה וסלחת לעוני כי רב הוא׃
Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
מי זה האיש ירא יהוה יורנו בדרך יבחר׃
Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
נפשו בטוב תלין וזרעו יירש ארץ׃
Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
סוד יהוה ליראיו ובריתו להודיעם׃
Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
עיני תמיד אל יהוה כי הוא יוציא מרשת רגלי׃
Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
פנה אלי וחנני כי יחיד ועני אני׃
Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
צרות לבבי הרחיבו ממצוקותי הוציאני׃
La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.
ראה עניי ועמלי ושא לכל חטאותי׃
Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
ראה אויבי כי רבו ושנאת חמס שנאוני׃
Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
שמרה נפשי והצילני אל אבוש כי חסיתי בך׃
Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
תם וישר יצרוני כי קויתיך׃
Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.
פדה אלהים את ישראל מכל צרותיו׃
Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.