Isaiah 32

הן לצדק ימלך מלך ולשרים למשפט ישרו׃
Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.
והיה איש כמחבא רוח וסתר זרם כפלגי מים בציון כצל סלע כבד בארץ עיפה׃
Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
ולא תשעינה עיני ראים ואזני שמעים תקשבנה׃
La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
ולבב נמהרים יבין לדעת ולשון עלגים תמהר לדבר צחות׃
Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
לא יקרא עוד לנבל נדיב ולכילי לא יאמר שוע׃
Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
כי נבל נבלה ידבר ולבו יעשה און לעשות חנף ולדבר אל יהוה תועה להריק נפש רעב ומשקה צמא יחסיר׃
Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.
וכלי כליו רעים הוא זמות יעץ לחבל ענוים באמרי שקר ובדבר אביון משפט׃
La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon.
ונדיב נדיבות יעץ והוא על נדיבות יקום׃
Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
נשים שאננות קמנה שמענה קולי בנות בטחות האזנה אמרתי׃
Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn.
ימים על שנה תרגזנה בטחות כי כלה בציר אסף בלי יבוא׃
Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
חרדו שאננות רגזה בטחות פשטה וערה וחגורה על חלצים׃
Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.
על שדים ספדים על שדי חמד על גפן פריה׃
Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj.
על אדמת עמי קוץ שמיר תעלה כי על כל בתי משוש קריה עליזה׃
Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.
כי ארמון נטש המון עיר עזב עפל ובחן היה בעד מערות עד עולם משוש פראים מרעה עדרים׃
Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj;
עד יערה עלינו רוח ממרום והיה מדבר לכרמל וכרמל ליער יחשב׃
ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.
ושכן במדבר משפט וצדקה בכרמל תשב׃
Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
והיה מעשה הצדקה שלום ועבדת הצדקה השקט ובטח עד עולם׃
Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.
וישב עמי בנוה שלום ובמשכנות מבטחים ובמנוחת שאננות׃
Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
וברד ברדת היער ובשפלה תשפל העיר׃
kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo.
אשריכם זרעי על כל מים משלחי רגל השור והחמור׃
Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.