Isaiah 33

הוי שודד ואתה לא שדוד ובוגד ולא בגדו בו כהתמך שודד תושד כנלתך לבגד יבגדו בך׃
Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
יהוה חננו לך קוינו היה זרעם לבקרים אף ישועתנו בעת צרה׃
Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.
מקול המון נדדו עמים מרוממתך נפצו גוים׃
De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.
ואסף שללכם אסף החסיל כמשק גבים שוקק בו׃
Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post ĝi, kiel kuras akridoj.
נשגב יהוה כי שכן מרום מלא ציון משפט וצדקה׃
La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.
והיה אמונת עתיך חסן ישועת חכמת ודעת יראת יהוה היא אוצרו׃
Saĝo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco; timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro.
הן אראלם צעקו חצה מלאכי שלום מר יבכיון׃
Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe;
נשמו מסלות שבת עבר ארח הפר ברית מאס ערים לא חשב אנוש׃
la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn.
אבל אמללה ארץ החפיר לבנון קמל היה השרון כערבה ונער בשן וכרמל׃
Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.
עתה אקום יאמר יהוה עתה ארומם עתה אנשא׃
Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos.
תהרו חשש תלדו קש רוחכם אש תאכלכם׃
Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.
והיו עמים משרפות שיד קוצים כסוחים באש יצתו׃
Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.
שמעו רחוקים אשר עשיתי ודעו קרובים גברתי׃
Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.
פחדו בציון חטאים אחזה רעדה חנפים מי יגור לנו אש אוכלה מי יגור לנו מוקדי עולם׃
Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?
הלך צדקות ודבר מישרים מאס בבצע מעשקות נער כפיו מתמך בשחד אטם אזנו משמע דמים ועצם עיניו מראות ברע׃
Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subaĉeton, ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,
הוא מרומים ישכן מצדות סלעים משגבו לחמו נתן מימיו נאמנים׃
tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.
מלך ביפיו תחזינה עיניך תראינה ארץ מרחקים׃
Viaj okuloj vidos la reĝon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.
לבך יהגה אימה איה ספר איה שקל איה ספר את המגדלים׃
Via koro rememoros la teruraĵon: Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?
את עם נועז לא תראה עם עמקי שפה משמוע נלעג לשון אין בינה׃
La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.
חזה ציון קרית מועדנו עיניך תראינה ירושלם נוה שאנן אהל בל יצען בל יסע יתדתיו לנצח וכל חבליו בל ינתקו׃
Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj ŝnuroj disŝiriĝos.
כי אם שם אדיר יהוה לנו מקום נהרים יארים רחבי ידים בל תלך בו אני שיט וצי אדיר לא יעברנו׃
Ĉar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataŭ riveroj, larĝaj lagoj; ŝipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca ŝipo ilin ne trapasos.
כי יהוה שפטנו יהוה מחקקנו יהוה מלכנו הוא יושיענו׃
Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.
נטשו חבליך בל יחזקו כן תרנם בל פרשו נס אז חלק עד שלל מרבה פסחים בזזו בז׃
Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon.
ובל יאמר שכן חליתי העם הישב בה נשא עון׃
Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.