Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris:
Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj;
Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.