Job 31

Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
我与眼睛立约,怎能恋恋瞻望处女呢?
Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
从至上的 神所得之分,从至高全能者所得之业是什么呢?
Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
岂不是祸患临到不义的,灾害临到作孽的呢?
Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
 神岂不是察看我的道路,数点我的脚步呢?
Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
我若与虚谎同行,脚若追随诡诈;
Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
(我若被公道的天平称度,使 神可以知道我的纯正;)
Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
我的脚步若偏离正路,我的心若随著我的眼目,若有玷污粘在我手上;
Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
就愿我所种的有别人吃,我田所产的被拔出来。
Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
我若受迷惑,向妇人起淫念,在邻舍的门外蹲伏,
Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
就愿我的妻子给别人推磨,别人也与她同室。
Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
因为这是大罪,是审判官当罚的罪孽。
Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
这本是火焚烧,直到毁灭,必拔除我所有的家产。
Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
我的仆婢与我争辩的时候,我若藐视不听他们的情节;
Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
 神兴起,我怎样行呢?他察问,我怎样回答呢?
Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
造我在腹中的,不也是造他吗?将他与我抟在腹中的岂不是一位吗?
Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
我若不容贫寒人得其所愿,或叫寡妇眼中失望,
Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
或独自吃我一点食物,孤儿没有与我同吃;
Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
(从幼年时孤儿与我同长,好像父子一样;我从出母腹就扶助(原文是引领)寡妇。)
Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
我若见人因无衣死亡,或见穷乏人身无遮盖;
Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
我若不使他因我羊的毛得暖,为我祝福;
Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
我若在城门口见有帮助我的,举手攻击孤儿;
En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
情愿我的肩头从缺盆骨脱落,我的膀臂从羊矢骨折断。
Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
因 神降的灾祸使我恐惧;因他的威严,我不能妄为。
Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
我若以黄金为指望,对精金说:你是我的倚靠;
Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
我若因财物丰裕,因我手多得资财而欢喜;
Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
我若见太阳发光,明月行在空中,
Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
心就暗暗被引诱,口便亲手;
Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
这也是审判官当罚的罪孽,又是我背弃在上的 神。
Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
我若见恨我的遭报就欢喜,见他遭灾便高兴;
Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
(我没有容口犯罪,咒诅他的生命;)
Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
若我帐棚的人未尝说,谁不以主人的食物吃饱呢?
Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
(从来我没有容客旅在街上住宿,却开门迎接行路的人;)
Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
我若像亚当(或译:别人)遮掩我的过犯,将罪孽藏在怀中;
En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
因惧怕大众,又因宗族藐视我使我惊恐,以致闭口无言,杜门不出;
Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
惟愿有一位肯听我!(看哪,在这里有我所划的押,愿全能者回答我!)
Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
愿那敌我者所写的状词在我这里!我必带在肩上,又绑在头上为冠冕。
Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
我必向他述说我脚步的数目,必如君王进到他面前。
Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
我若夺取田地,这地向我喊冤,犁沟一同哭泣;
Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
我若吃地的出产不给价值,或叫原主丧命;
Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.
愿这地长蒺藜代替麦子,长恶草代替大麦。约伯的话说完了。