Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;
Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron?
li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.
Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.